Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aǔgusto:
2011-07-22

 

 

    01-06: 4-a INA-Konferenco en Herzberg am Harz, Germanio. La signifo de naturkuracado en la nuna mondo. Prelegoj pri naturkuracado, praktikaj spertoj. * (vidu 30 jul).

 

    01-06: 12-a MIRO, Mirinda Internacia Renkontiĝo en Stara Sušica, Kroatio, en mezepoka kastelo. * KEJA (Kroatia Esperanto-junulara Asocio). Retpoŝto: keja.hem@gmail.com.

 

    02-09: 61-a Kongreso de Kristana Esperanto-Ligo, KELI, en Poděbrady, Ĉeĥio. * Pavel Polnicky, Na Vinici 110/10, CZ-290 01 Poděbrady, Ĉeĥio. Retpoŝto: cea.polnicky@quick.cz.

 

    06-13: Somera Arbara Lernejo (SALO-6). Kunferiumado de la lernantoj el la ĝemelurboj Góra (Pollando) kaj Herzberg am Harz (Germanio) en la bela arbaramontara vilaĝo Sieber. Lingvolernado kaj ekzercado antaŭtagmeze, posttagmeze ekskursoj al la montaro kaj interesaj lokoj en la regiono, sportado, ludoj, eventoplenaj vesperoj kun muziko, dancado, prezentadoj. Gastoj estas bonvenaj. * (vidu 30 jul).

 

    06-14: 44. Internacia Esperanto-Feriado, IEF, kaj samtempe 2-a Filma Esperantista Feriado, FEF, en Szczawno Zdroj, Pollando. Internacia aranĝo kun riĉa turisma programo en belega montara regiono, kun lingvaj kursoj kaj filmoj de Roman Dobrzyński. * Silezia Esperanto Asocio, ul. Dubois 3/1, PL-50-208 Wrocław, Pollando. TTT-paĝo: http://vroclavo.republika.pl/; retpoŝto: vroclavo@poczta.onet.pl.

 

    06-14: Amika Rondo en Niĵnij Tagil, Rusio, dediĉita al la urbaj tagoj, kun ekskursoj, amuzaj lecionoj ktp. * Larisa Kuzmenko. TTT-paĝo: www.k9698.narod.ru; retpoŝto: klarisa8@yandex.ru.

 

    07-14: Milan Zvara, esperantista turista piedmarŝo en Karpata montaro, Ukrainio. De la vilaĝo Dovhe, kie naskiĝis fama slovaka esperantisto Milan Zvara, en la Zakarpatsjka provinco, al la plej alta monto de Ukrainio Hoverla. * Volodimir Hordijenko, p/k35, UA-01133 Kijiv-13, Ukrainio. TTT-paĝo: http://milanzvara.ukrainio.org.ua; retpoŝto: volodomir@ukr.net.

 

    07-15: Somera Esperanto-kursaro de ILEI-Ĉinio en Tianjin-a Fremdlingva Universitato, Tianjin, Ĉinio. Kursaro por trejnado de instruistoj kaj lernantoj. * Han Zuwu. Tel.: +86-13516153399; telefakso: +86-22-84511237; TTT-paĝo: hanzuwu@hotmail.com.

 

    07-16: 20-a MELA -- Memzorga Lagumado en Délegyháza, Hungario. Libere sen aŭ kun vestaĵoj ripozi, akvo- aŭ ŝlimbani. Poŝtelefono: Laca +36-30-2097864, Andi: +36-30-2752068.

 

    08-15: FESTO en la Grezijono-Kastelo, Francio. Junulara renkontiĝo organizata de internacia teamo. Vinilkosmo disponebligos koncertojn dum la tuta semajno, en neforgesebla etoso kun densa vespera programo. Tage ekskursoj kaj prelegoj.

 

    15-24: Post-FESTO: Festa semajno por infanoj, junuloj kaj familioj. Artaj aktivaĵoj, sporto, ludoj kaj E-kurso. Retpoŝtoj: alekcxjo@gmail.com kaj bjokac@gmail.com.

 

    08-18: Rusiaj Esperanto-Tagoj, RET-2011 en Gelenĝik, Rusio. Tradicia E-renkontiĝo apud la maro, kun feriado, ekskursoj, koncertoj kaj someraj amuzoj en Esperanto-etoso, organizata de E-kluboj de Krasnodar, Soĉi, Gelenĝik kaj de REU. Vizito al delfinejo, dolmenoj, ĉevalejo, akvoparko kun veturo per kablovojoj. * Svetlana Smetanina. Retpoŝto: svsmetanina@yandex.ru. Poŝtelefono: +79266083244.

 

    09-13: Staĝo en Kvinpetalo: Altnivela tradukado kun Brian Moon. * (vidu 05 jul).

 

    12-14: Renkontiĝo de iamaj partoprenintoj de Someraj Esperanto-Tendaroj en Lančov, Ĉeĥio. Retpoŝto: podhradska@volny.cz.

 

    12-15: 1-a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) en Fremdlingva Universitato Tianjin-a, Ĉinio. Komuna organizado de ĉina, japana kaj korea sekcioj de ILEI por ILEI-membroj, instuistoj kaj lernantoj. * LKK: Han Zuwu. Tel.: +86-13516153399; telefakso: +86-22-84511237; retpoŝto: hanzuwu@hotmail.com.

 

    13-20: 15-aj internaciaj pluezekaj renkontiĝoj en Pluezec. Francio. Kursoj, atelieroj, dancoj, prelegoj, turismado, vesperumoj ktp. * Plouezec-Esperanto, 5 hent toul broc'h,FR-22470 Plouezec, Francio. TTT-paĝo: www.pluezek-esperanto.net/; retpoŝto: pluezek@gmail.com.

 

    15-19: 51-a Somera Festivalo – Kunludu kaj kunstudu en Barlastono, Britio. Du-nivela kursaro kun la eblo turismi aŭ private studi/esplori en la Biblioteko Butler. * Esperanto-Domo, Station Road, Barlaston, Staffordshire, DTST12 9DE, Britio. Tel.: +44- (0)1782-372141; retpoŝto: eab@esperanto-gb.org.

 

    15-21: 21-a KISO en Marburg (Germanio): “Ludi, krei, sperti vin mem”. * Gunter Neue, Marburga Esperanto-Grupo, Affollerstr. 19, DE-35039 Marburg/Lahn, Germanio. TTT-paĝo: www.esperanto.de/KISO/; retpoŝto: kiso@esperanto.de.

 

    16-22: IJS – Internacia Junulara Semajno en Esztergom, Bubanatvolgy, Hungario. Tradicia internacia somera renkontiĝo por junuloj. Kun Esperanto-kurso, akvobatalo, tuttaga ekskurso, sportaj konkursoj, kazino kaj aŭkcio. Ne forgesu hejme vian akvopistolon! * Hungara Esperanto-Junularo, MIESZ, Kárpát u. 33, HU-1133 Budapest, Hungario. TTT-paĝo: hej@ijs.hu.

 

    16-24: Staĝo en Kvinpetalo: Biblioteka ordigado kaj Muzika Staĝo. * (vidu 05 jul).

 

    18-21: Somerfina Renkontiĝo en urbo Pécs, la pasintjara kultura ĉefurbo de Eŭropo en Hungario. * Alfonz Moró, Fervojista Esperantista Klubo, Várady Antal u. 7/c, HU-7621 Pécs, Hungario. Retpoŝto: sofiro2011@gmail.com.

 

    20-27: Itala Kongreso en Torino, Italio. La temo: “Kaj nun ni estu Eŭropanoj!”. TTT-paĝo: http://italakongreso.esperantoitalia.it; itala. Retpoŝto: kongreso@gmail.com. Videoj: Torino, pasia urbo: http://vimeo.com/14586979. Torino, historia urbo: http://vimeo.com/14587971.

 

    22-30: 20-a MELA – Memzorga Lagumado en Délegyháza, Hungario. Libere sen aŭ kun vestaĵoj ripozi, akvo- aŭ ŝlimbaniĝi. * (vidu 07 aŭg).

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng