Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La societo CNOOC de Ĉinio aĉetis la OPTI de Kanado kontraŭ 2,1 miliardoj da usonaj dolaroj
2011-07-25

 

    La societo CNOOC, la plej granda petrolo- kaj gaso-produktanto de Ĉinio, anoncis en merkredo, ke ĝi subskribis interkonsenton por aĉeti la OPTI de Kanado kontraŭ ĉ. 2,1 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

    La societoCNOOC Luksemburgo S. a. r. L, filio tenata je 100% de la societo CNOOC, respondecos por la akirado, deklaris la societo.

 

    Laŭ la interkonsento, 34 milionoj da usonaj dolaroj estos pagitaj per la kontanta mono al la akciuloj de la OPTI de Kanado, 825 milionoj da usonaj dolaroj kaj 1,22 miliardoj da usonaj dolaroj estos pagitaj respektive al la titoluloj de la retena trajto je la unua kaj dua rangoj.

 

    Antaŭ ol esti submetitaj al la reglamentaj organizoj de Ĉinio kaj de Kanado por sankcio, la transakcio devas obteni la konsenton de la titoluloj de la retena trajto je la dua rango de la OPTI en speciala kunveno okazonta en septembro. Ĉ. 55,2% de tiuj titoluloj jam subskribis interkonsenton partoprenante en subtenado de la elaĉetado.

 

    La transakcio devas esti efektivigita en la kvara trimestro de la kuranta jaro, indikis la societo.

 

    Laŭ la societoCNOOC, la ĉefaj aktivoj de la OPTI, speciale en la bitumaj sabloj, okupas 35% en la projekto Long Lake de Nexen Inc en Alberta en Kanado, kiu produktos 58 500 barelojn de petrolo ĉiutage.

 

(el http://french.news.cn/economie/2011-07/21/)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

   

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng