Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ekspozicio de pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj por la 100-a datreveno de la Revolucio de la Jaro 1911 malfermita en Pekino
2011-07-26


Vizito en la ekspoziciejo 
 

Nie Chengxing (la unua de dekstre) kaj la de li farita statuo de Sun Yatsen 

 

    La 25-an de julio malfermiĝis en la Muzeo de Belarto de Ĉinio en Pekino la ekspozicio de pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj kune organizita de la Revolucia Komitato de la Ĉina Kuomintango, la Federacio por Kultura kaj Arta Rondoj de Ĉinio, la Esplora Instituto pri Kulturo kaj Historio de la Centro de Ĉinio, Belartista Asocio de Ĉinio, la Muzeo de Belarto de Ĉinio kaj la pentraĵa kaj kaligrafaĵa departemento de la Ĉina Popola Politika Interkonsentiĝa Konferenco por celebri la 100-an datrevenon de la Revolucio de la Jaro 1911. Kaj samtempe okazas ankaŭ ekspozicio de kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj faritaj de membroj de la Revolucia Komitato de la Ĉina Kuomintango. En la du ekspozicioj eksponiĝas entute 450 pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj, inkl. de tiuj de antaŭa generacio de la Revolucio de la jaro 1911, tiuj de famaj pentristoj kaj kaligrafoj de la nuna tempo kaj ankaŭ statuo de Sun Yatsen, unu el la serio da skulptaĵoj "Vojo por Nacia Reprosperigo" farita de Nie Chengxing, direktoro de la Zhongshan-a Skulpto-Instituto de Pekino, speciale por tiu ĉi ekspozicio.

 

    La ekspozicio arte reaperigas personojn kaj scenojn de la granda movado -- la Revolucio de la Jaro 1911, stimulas al la vasta popolamaso heredi kaj disvolvi la spiriton de la Revolucio de la Jaro 1911, lukti por fari Ĉinion moderna socialisma lando riĉa, potenca, demokrata, civilizacia kaj harmonia.

 

    La ekspozicio daŭros ĝis la 1-a de aŭgusto.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng