Gerhard Walter, urbestro de Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo salutis la 96-an Universalan Kongreson de Esperanto, kiu okazas inter la 23-a kaj la 30-a de julio 2011 en Kopenhago, Danlando. La salutletero estis laŭtlegita dum la solena malfermo de la 96-a UK. La parolon vi trovas ĉi-sube.
Sep Esperanto-parolantoj el la Esperanto-urbo partoprenas la ĉi-jaran mondan kongreson de Esperanto. Reprezentantoj de la Interkultura Centro Herzberg Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar kontribuis ne nur al la Movada Foiro per informtablo pri la Esperanto-urbo, sed ankaŭ per pluraj fakprelegoj pri instruado, edukado kaj prezentado de la Esperanto-biblioteko, muzeo kaj internacia kunlaboro por lernejoj kaj kulturaj centroj.
Aparte ĝojige, ke ankaŭ 4 lernantoj el herzbergaj lernejoj povas partopreni en la ĉi-jara Infana Kongreseto, kiu okazas paralele kun la 96-a UK en Danlando.
Materialo:
La salutletero de la Esperanto-urbo al la 96-a UK en Kopenhago
Saluton al UK Kopenhago
Altestimataj Kongresaj Moŝtoj,
Sinjoro Prezidanto,
Karaj gekongresanoj,
Herzberg, la Esperanto-Urbo, kies urbestro mi havas la honoron esti, spirite partoprenas en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en la bela Kopenhago kaj deziras, ke la Kongreso signu plian energian svingon por la progresigo de la internacia lingvo en la mondo.
Berzberg situas en la koro de Germanio kaj de Eŭropo, kaj ĝia nomo signifas "Kor-monto": pro tio, ĝia natura loko estas en la koro de ĉiuj amikoj de Esperanto, ĉie sur la terglobo. Reciproke, mi certigas vin, ke Esperanto ĉiam nestas en la koro de Herzberg, ne nur kiel abstrakta idealo, sed ĉefe kiel praktika ĉiutaga realaĵo.
Hodiaŭ Herzberg salutas vin, karaj gekongresanoj. En baldaŭa morgaŭo vi mem vizitu ĝin por propraokule kaj propraĝue konstati, kion la urbo konkrete faras por nia komuna lingvo.
Walter, Gerhard
Urbestro de Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo (Germanio)
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua