Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Parolado de Hu Jintao memore al la 90-jariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (I)
2011-08-01

 

    La grava parolado farita de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, en la Granda Popola Halo de Pekino, la unuan de julio 2011, vekis grandan atenton en kaj ekster la lando. En sia parolado, Hu Jintao ĉioamplekse retrorigardis la historion plenan de bataloj kaj brilajn atingojn de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj, sisteme resumis valorajn spertojn akumulitajn de la Komunista Partio de Ĉinio dum 90 jaroj post ĝia fondiĝo, klare montris novajn postulojn por altigi la nivelon de la Komunista Partio de Ĉinio en scienciga konstruado sub novaj kondiĉoj, science antaŭvidis la direkton de la historia disvolviĝo en la estonteco kaj profunde eksplikis la fundamentan politikon kaj strategian planon por antaŭenpuŝi la grandiozan aferon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj. Tio estas programeca dokumento orientanta la grandan reprosperigon de la ĉina nacio. Ni dividas la paroladon en 10 partojn por nia retejo.

 

La Red.

 

 

    Kamaradoj kaj amikoj,

 

    Hodiaŭ, ni solene kunvenas ĉi tie por ke la tuta kompartio, tuta lando kaj diversnaciaj popolanoj kune celebru la 90-an datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, retrorigardu grandiozan proceson de la disvolvo kaj progreso de Ĉinio kaj antaŭrigardu la brilan perspektivon de Ĉinio en disvolva prospero.

 

    La unuan de julio antaŭ 90 jaroj fondiĝis la Komunista Partio de Ĉinio, tio estas senprecedance granda evento en la historio de la ĉina nacio. Ekde tiam, la ĉina popolo suriris la brilan vojon al sendependiĝo de la nacio, liberiĝo de la popolo kaj startis impona marŝo por realigi prosperon de la lando kaj riĉigo de la popolo.

 

    Dum la lastaj 90 jaroj, la Komunista Partio de Ĉinio kaj diversnaciaj popolanoj de la tuta lando antaŭen marŝis unuj post aliaj, obstine luktis, kaj senĉese akiris gravajn sukcesojn en revolucio, konstruado kaj reformado. Hodiaŭ, socialisma Ĉinio plena je vivipovo majeste staras en la oriento de la mondo, kaj 1.3 miliardoj da ĉinaj popolanoj kun plena memfido iras al la grandioza reprospero de la ĉina nacio gvidate de la granda standardo de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

 

    Kamaradoj kaj amikoj,

 

    En la pli-ol-170-jara historio de Ĉinio post la Opia Milito eksplodinta en la jaro 1840, oni povas ĝeneraligi, ke nia granda lando spertis neforgeseblajn suferojn, nia granda nacio faris ĉielemocian kaj terskuan luktadon kaj nia granda popolo kreis grandiozan aferon por la ĉina historio.

 

    Post la Opia Milito, Ĉinio iom post iom dronis en la duonfeŭda kaj duonkolonia socio, imperiismaj potencoj metis pli kaj pli seriozan premon sur Ĉinion, kaj la feŭda superregado koruptiĝis tagon post tago, la teritorio de la lando disrompiĝis, militoj sekvis unuj de aliaj kaj la popolanoj sklavigitaj serioze suferis de malvarmo kaj malsato, do urĝis la misio por savi la ĉinan nacion de pereo kaj certigi ĝian ekzistadon. Strebi por sendependiĝo de la nacio, liberiĝo de la popolo, fari la landon potenca kaj prospera kaj la popolon riĉa jam fariĝis la historia tasko, kiun nepre plenumos la ĉina popolo.

 

    En la jaroj kiam regas malbona situacio, la ĉina popolo kaj sennombraj homoj kun noblaj idealoj faris energian serĉadon kaj neflekseblan luktadon por ŝanĝi la sorton de la ĉina nacio. La Taiping-a Revolucio -- la plej granda kamparana ribelo en la ĉina historio, la Konstitucia Reformado de 1898, la Yihetuan-movado -- kontraŭimperiisma armita batalo ĉiuj malsukcesis, la ĉina popolo nefleksebla foje refoje leviĝis kontraŭ subpremado, sed foje refoje malvenkis. La Revolucio de la jaro 1911 -- la ĉina burĝa revolucio gvidata de d-ro Sun Jatsen, kiu renversis Qing-dinastion (1964-1911), metis punkton al la absoluta monarkio, kiu superregis Ĉinion dum miloj da jaroj. Kvankam ĝi ludis gravan rolon por antaŭenpuŝi la progreson de la ĉina socio, tamen ĝi ne povis ŝanĝi la karakteron de la duonfeŭda kaj duonkolonia socio de Ĉinio nek la mizeran sorton de la ĉina popolo.

 

    Faktoj pruvis, ke la sinperfektiga movado kaj reformismo, kiuj ne tuŝis radikon de feŭdismo, la malnovaj militoj de kamparanoj, revolucio gvidata de kapitalismaj revoluciuloj kaj aliaj manieroj imititaj laŭ la okcidenta kapitalismo, ĉiuj ne povis plenumi la historiajn misiojn por savi la ĉinan nacion de pereo nek por batali kontraŭ la imperiismo kaj feŭdismo. Por solvi la problemon pri liberigo de Ĉinio kaj pri ĝia disvolviĝo, nepras trovi avangardan teorion, kiu povas orientigi la revolucion de la ĉina popolo kontraŭ imperiismo kaj feŭdismo, nepras trovi avangardan socian forton, kiu povas gvidi reformadon de la ĉina socio.

 

    En la jaro 1921 naskiĝis la Komunista Partio de Ĉinio en kunligo de maksismo, leninismo kun movado de la ĉina laboristaro. Naskiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio estas nepraĵo de disvolviĝo de la moderna ĉina historio. Ekde tiam, la ĉina revolucio havas justan direkton por antaŭen marŝi, la ĉina popolo havas potencan spiritan forton kaj la ĉina sorto havas brilan perspektivon.

 

Esperantigita de Wang Lihua

 

 

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng