2011-08-02 de IVANKA STOYANOVA (Aminda)
La 30an de julio 2011 en Pekina Shougang-a sporta halo okazis internacia tajĝi-tenisa konkurso. Nia teamo de eksterlandaj laborantoj en Ĉina Internacia Eldon-Grupo, post kelkmonata trejnado partoprenis en la konkurso.
En la granda sporta halo laŭ la ordo-prezento la grupoj viciĝis unu apud alia. Ĉiuj estis vestitaj kun diverskoloraj sportaj kostumoj. Ni ludis tajĝi-tenison, aŭskultante belegan kaj agrablan ĉinan muzikon. Ĉiuj partoprenantoj estis en bona animstato, kun bela rideto sur la vizaĝo kaj klopodis ludi kiel eble plej bone kaj ĝuste. Handikapuloj en rulseĝoj, kiuj ludis tajĝi-tenison gajnis aplaŭdojn de la publiko.
Post tagmanĝo en la proksima restoracio posttagmeze la konkurso daŭris por grupoj kun malpli ol 12 partoprenantoj. Ili prezentis diversajn dancojn -- kun ventumiloj, ŝaloj, bildoj kun diversaj skriboj sur ili. Ĉiuj dancis vestitaj en diversaj belegaj vestoj, en naciaj kostumoj kun multaj aldonaj ornamaĵoj -- koloraj plumoj, brodaĵoj; la virinoj havis kronojn sur la kapoj. Multaj partoprenantoj akrobatis kaj samtempe ludis tenison. Ĉiuj ekzercoj, unu post alia kaj unu de alia estis pli belaj kaj agrablaj, vera plezuro por la okuloj kaj la animo. Mi vidis belaĵojn, pri kiuj mi eĉ ne povis imagi, ke ekzistas.
Fine de la programo oni prezentis la gajnintojn. Nia teamo gajnis du premiojn kaj ni ĉiuj estis tre kontentaj, ĉar ni vere multe penadis dum nia ekzercado kaj prezento en la konkurso.
La organizantoj regalis nin kun festa vespermanĝo en restoracio Meizhoudongpo. Diversaj grupoj kaj individuoj partoprenis en la distra programo kaj prezentis naciajn kantojn, dancojn.
Japana grupo, vestita en tute naciaj vestoj kantis kaj dancis tiel gaje, ke ni ĉuj tuj staris kaj ekdancis, sed bedaŭrinde ili estis lastaj en la programo.
Mi estis aparte feliĉa, ĉar mi estis invitita kiel eksterlandano por intervjuo de la ĉina televido. Mi parolis esperante kaj interpretis ĉinlingve mia kolegino Elena, kiu akompanis min. Jen ankoraŭ unu neforgesbla por mi tago en Ĉinio, mi tutcerte ĉiam memoros ĝin.
 Ivanka kun ŝia tenisa trejnisto |
|
Konkursa signo-karto |
|
 Ivanka antaŭ la konkursa programo |
|
 Ivanka (la unua dekstre kaŭre) fotiĝis kun japanaj partoprenantoj en la konkurso |
|
Ivanka en la tajĝi-tenisa konkurso |
|
 Dum la konkurso |
|
Ivanka dum la konkurso |
|
 Partoprenantoj en la tajĝi-tenisa konkurso |
|
 Handikapuloj en rulseĝoj ankaŭ partoprenis en la konkurso |
|
Ivanka dum la konkurso |
|
 Bele vestitaj partoprenantoj en la konkurso |
|
 Partoprenantoj en la konkurso |
|
 Bele vestitaj partoprenantoj en la konkurso |
|
S-ino Wang Hongwei kun la gajnita de nia teamo premio |
|
 Jen nia premio |
|
 Invitilo por la restoracio Meizhoudongpo |
|
 Ivanka en intervjuo por la ĉina televido |
|