2011-08-05 de Ivanka Stoyanova (Aminda)
Mi preferas aĉeti fruktojn en la magazeno Carrefour. En ĝi ĉio estas ordigite -- eblas elekti fruktojn, eĉ gustumi ilin, kaj ofte estas rabatitaj prezoj. Mi jam alkutimiĝis rete kontroli la paĝojn de Carrefour por ekscii, ĉu valoras iri tien, aŭ ne. Krome, la haltejo estas proksime de mia domo kaj per tramo post 10 minutoj mi estas tie. Ĉinoj ŝategas fruktojn. Tamen, ili admiras la frukton, nomatan Liĉio, kiu vere aspektas tre nealloga, sed neniu preterpasas ĝin. En Bulgario mi ne konis Liĉion, tamen kiam mi vidis kiel ĉinoj viciĝas por elekti tiujn fruktetojn kaj aĉetas plenajn plastikajn saketojn, mi decidis aĉeti por gustumi. La frukto Liĉio maturstadie havas karakterizan ledecan, verukecan ŝelon, ruĝan aŭ brunan kaj entenas unu malmolan semon, ĉirkaŭitan de blanka karno.
Kiel oni devas manĝi Liĉion ? Unue ni devas senŝeligi ĝin, same kiel bakitan ovon, sed certe multe pli facile. Tuj en la mano jam estas malgranda ronda frukto kun blanka, diafana karna parto, simila al gelatino, sukplena kaj dolĉa. Liĉio havas mezgrandan semon kaj mi jam kolektis kelkajn por planti ilin en Bulgario; mi ne certas, ĉu mi sukcesos, sed mi provos. Tiu frukto estas kultivita antaŭ 3000 jaroj en antikva Ĉinio, kie oni konsideras ĝin kiel plej delikata de ĉiuj fruktoj. Kaj krome, ĝi estas tre utila por la sano, ĉar enhavas grandan kvanton vitamino ''C''. Tamen, se mi devas esti sincera, mi devas diri, ke ĉinoj preferas ĝin pro ĝia delikata kaj milda gusto. La prezo eĉ sen rabato estas akceptebla -- duona eŭro por duonkilogramo. Mi proponas al vi -- se vi vidos Liĉion, nepre gustumu, vi certe ne bedaŭros.
 Liĉio -- la prezo 2,98 juanoj (rabatita) estas por duona kilogramo |
|
 Ĉinoj elektas Liĉion |
|
 Jen kiel ĉinoj elektas Liĉion |
|
 Ĉiuj elektas Liĉion |
|
 Ĉiuj atente elektas Liĉion |
|