Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Wang Leyi, pioniro en konstruado de nova kamparo
2011-08-08

de JI PING

 

    Wang Leyi, sekretario de la filio de la Komunista Partio de Ĉinio en la vilaĝo Sanyuanzhu de la urbo Shouguang, Shandong-provinco en orienta Ĉinio, sin dediĉis dum dekoj da jaroj al esploro kaj disvastigo de teknologio pri kulturado de legomoj en forcejo, kaj gvidis milojn da kamparanoj al plibohigo de la vivo. Li funkciis kiel reprezentanto al la 15-a, 16-a kaj 17-a tutlanda kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, estis honorita kiel tutlanda elstara membro de la Komunista Partio de Ĉinio kaj titolita per tutlanda modela laborulo kaj tutlanda morala modelo.

 

Wang Leyi, pioniro en konstruado de nova kamparo 

 

    En elektado de gvidantoj de la patia filio de la vilaĝo Sanyuanzhu en septembro de la jaro 1978, la partianoj de la vilaĝo elektis Wang Leyi kiel sekretario de la filio de la partio, kaj li, suferanta kanceron, akceptis tiun ĉi taskon turni la vilaĝon el malriĉeco.

 

    Kiam Wang Leyi ekfunkciis kiel sekretario de la vilaĝa filio de la partio, la vilaĝo estis tiel malriĉa, ke ĝi posedis nur 2 malnovajn ĉarojn kaj 10 ŝarĝbrutojn, kaj krom 5 instruistoj, neniu vilaĝano havis ŝparmonon en banko. Sed post kelke da jaroj, Wang Leyi praktikis en la vilaĝo la sistemon pri laŭkontrakta respondeco pri familia terkulturado, kaj ĝis la fino de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, la jara pokapa averaĝa enspezo de la vilaĝanoj atingis 1200 juanojn (nun ĉirkaŭ 6.5 juanoj identas al 1 usona dolaro).

 

    En la jaro 1979 la komunumo disponis al lia unua filino Yuerong ŝancon labori en urbo, por rekompenci lin, ke li multe penadis por la vilaĝo malgraŭ malsano. Sed Wang Leyi transdonis ĝin al la familio plej malriĉa de la vilaĝo. Informiĝinte pri la faro de la patro, pro malĝojo kaj malespero la filino de Wang Leyi sin mortigis posttagmeze de la sama tago. En korŝira doloro Wang Leyi ĵuris: "Malriĉeco malesperigis mian filinon, kaj por alies filinoj, mi devas igi la samvilaĝanojn vivi bonan vivon.”

 

    En la 80-aj jaroj, por lerni la teknikon de kontraŭsezona kulturado de legomoj en plastamembrana forcejo, Wang Leyi veturis respektive al Pekino kaj al aliaj 6 urboj kaj regionoj en la nordorienta parto de Ĉinio por viziti varmbudojnkaj forcejojn grandajn kaj malgrandajn, kaj faris notojn el cent miloj da vortoj. Post plurfoja teknika renovigo, finfine Wang Leyi sukcesis en kontraŭsezona kulturado de legomoj en forcejo. En decembro de 1989 enmerkatiĝis en tre favora prezo la kukumoj produktitaj de la vilaĝo Sanyuanzhu. En la sekvanta jaro la vilaĝanoj enspezis 1.28 milionojn da juanoj per elvendo de legomoj.

 

    La Sanyuanzhu-vilaĝanoj sin riĉigis. Kiam ili deziris plimulte profiti per tiu ĉi tekniko, Wang Leyi diris al la samvilaĝanoj: "La kamparanoj sub la ĉielo estas samfamilianoj. Oni devas ricigi ankaŭ aliajn kamparanojn post sia riciĝo. Nur tiam oni povas diri, ke ni vere riĉigis nin.” Ekde tiam Wang Leyi prenis disvastigon de la tekniko al diverslokaj kamparanoj kiel unu de siaj devoj. Dum pli ol 20 jaroj, krom akcepti tiujn, kiuj venis al la vilaĝo por lerni tiun ĉi teknikon, Wang Leyi faris vojaĝon de cent miloj da kilometroj al 11 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj por senrekompence disvastigi sian teknikon. Tiu ĉi kancerulo-sekretario de kompartia filio de la vilaĝo Sanyuanzhu, senlace disvastigis la teknikon al nekonataj kamparanoj de aliaj lokoj pasigante pli ol 200 tagojn ĉiujare fore de sia hejmo.

 

 

Wang Leyi konigas sciojn pri kultivado de legomoj en forcejo al ujguraj legom-kulturistoj de Xinjiang. 

 

    Influite de Wang Leyi, ankaŭ aliaj vilaĝanoj de Sanyuanzhu iris al pli ol 300 gubernioj de kelkdek provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj por disvastigi tiun teknikon. Eĉ nun multaj vilaĝanoj de Sanyuanzhu longtempe restas en diversaj lokoj por disvastigi la teknikon forceja legomkulturado. Ili estas nomataj“blankkoluma kamparano de Ĉinio”.

 

    Estas facile gajni pli da mono, nur se Se Wang Leyi volas tion. Iu faris kalkulon por li, ke li sinsekve malfermis pli ol 3 mil trejnajn kursojn, disdonacis pli ol 80 mil popularigajn librojn de sciencoj kaj pli ol 5 mil videobendojn. Nur per tio Wang Leyi povus enspezi pli ol milionon da juanoj, sed li neniam profitis de tio, opiniante, ke li, kiel kadro, devas tutanime klopodi por la profitoj de la popolamasoj. En la lastaj jaroj, li registris per sia propra nomo la fabrikmarkon Leyi. Legomoj kun la marko Leyi estas vendataj en memservejoj grandaj kaj malgrandaj de diversaj lokoj de Ĉinio. Sole la dividendoj de la produktomarko povus fari Wang Leyi granda riĉulo en mallonga tempo, sed li klare sin esprimis antaŭ al la samvilaĝanoj, ke li malakceptas dividendon, ke ĉiuj dividendoj apartenas al la samvilaĝanoj.

 

 Wang Leyi gvidas kurson pri prevento kontraŭ malsanoj de vintraj legomoj.

 

 

   Ĝis nun en 29 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj de Ĉinio estas kamparanoju, kiuj akiris teknikan direktadon en la kontraŭsezona kulturado de legomoj en forcejo. Cent milionoj da loĝantoj en norda Ĉinio ĝuas en vintro freŝajn legomojn kaj fruktojn.

 

    Vilaĝanoj de Sanyuanzhu vid-al-vide instruis multajn kamparanojn en kontraŭsezona kulturado de legomoj forcejo, kaj neeviteble aperis rivaloj en multaj lokoj. Sed Wang Leyi senĉese renovigas sian teknikon, kaj ĉiam staras sur la plej alta nivelo de la kulturado de legomoj. Legomoj de pli ol 320 novaj specioj, pli ol 130 novaj teknologioj kaj pli ol 80 modernaj instalaĵoj sinsekve enradikiĝis en la vilaĝo Sanyuanzhu.

 

    Gvidate de Wang Leyi, la vilaĝo Sanyuanzhu iris sur la novan vojon de agrikultura industrigo kaj starigis kompaniojn de prilaboro kaj vendado de legomoj, disvolvis senpoluan kulturadon, kaj nur la legomoj konformaj al la normo rajtas uzi la markon Leyi. Tio plie akcelas la respondecon de la kamparanoj, garantias la kvaliton de la legomoj kaj altigas enspezon de la kulturantoj de legomoj.

 

Ĉina prezidanto Hu Jintao (meze) faras enketon en forcejo en la vilaĝo Sanyuanzhu, akompanate de Wang Leyi (la dua de maldekstre).

 

    En la nuna vilaĝo Sanyuanzhu bonorde lokiĝas la forcejoj, fruktoĝardenoj, novstilaj domoj, maljunulejoj kaj lernejoj. Tie funkcias ankaŭ altnormaj lokoj por kuraco, komerco kaj amuzado por la vilaĝanoj. Ĉio ĉi tio montras belan fizionomion de nova kamparo.

 

    Wang Leyi portis al kamparanoj la ideologion pri sinriĉigo per scienco kaj teknologio, dume li mem fariĝis agrikultura fakulo pere de sia diligenteco kaj laboremo, kaj eĉ donis lekciojn en superaj lernejoj kaj gvidis kurson kune kun multaj alilandaj fakuloj. La vivo de Wang Leyi atestis evoluon de la politiko pri sinriĉigo de ĉinaj kamparanoj kaj samtempe kreis verdan miraklon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng