Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Pri mia mallonga kantado dum la Universala Kongreso en Kopenhago
2011-08-09

 

de EMANUELE ROVERE (Mànuel)

 

Emanuele Rovere (Mànuel) 

 

    Jam pluraj centoj de vi renkontis min okaze de miaj ĉi-jaraj koncertoj en Italujo, Kroatujo, Pollando, Francujo kaj Danujo kaj mi certas, ke la plimulto ŝatis miajn muzikaĵojn: vi donis al mi grandan kontentiĝon kaj fortan instigon por daŭrigi mian verkon, ankaŭ kontraŭ la oftaj malfaciloj. Vere, en Danujo dum la Universala Kongreso, mi ne povis fari veran koncerton ĉar la Organizantoj post, ke ili sendis al mi inviton antaŭ 3 monatoj, diris, ke tiu ne estis "oficiala invito" kaj tial mi povis nur prezenti miajn 2 plej mallongajn kantojn dum la "internacia vespero". Espereble, vi povas kompreni mian senilusiiĝon kaj malĝojon: mi lasas mian taskon en Greziljono, kie mi koncertis 3 fojojn, por iri du tagojn en Kopenhagon, kun forta vojaĝstreĉo kaj granda elspezo por la buso-trajno-aviadilo biletoj kaj tie oni konsideras min kvazaŭ fremdulo aŭ malamiko. Mi bedaŭras diri, sed tio veras: estis klare, ke oni celas favori nur siajn "geamikojn" kaj ne volas suferi konkurencon de valoraj ''novuloj ". Tamen, mi ne pripentas mian ĉeeston, ĉar mi ricevis tre fervorajn aplaŭdojn de la publiko, kion certe povas atesti multajn el vi, kiuj ĉeestis. La prezentanto de la programo, por anonci min, kripligis mian nomon kaj nenion diris pri mi kaj mia verko, dum mi estis antaŭadmonita, ke mi nur kantu. Kial, laŭ via opinio ĉio tio, se por aliaj rolantoj estis tempo por priskriboj kaj pli longa kantado, precipe por filo de la prezentanto kaj por li mem, kiu longege ludis/kantis, kvankam mi devas agnoski amuzige kaj bele? Kaj, kial por aliaj artistoj aŭ muzikaj grupoj estis ŝanco por eĉ plurfoje koncerti. Mi opinias, ke mi ne valoras malpli ol multaj el ili. Do, mi konkludas dirante, ke ne nur UEA oftege ne respondas al la mesaĝoj de siaj anoj, sed ŝajne konsideras tiajn nur parton da ili: nur tiujn, kiuj havas amikajn rilatojn kun kelkaj UEA funkciuloj.

 

    Pardonu, karaj geamikoj sed, kvankam mi konscias, ke multaj el vi kritikos min, mi ne povas ŝanĝi mian emon ĉiam diri kion mi opinias, aldonante la pruvojn pri la vero de miaj vortoj.

 

    Mia venonta kunestado kun multaj el vi estos dum la Itala Kongreso en Torino: tie, mi aranĝos-prezentos la ''internacian vesperon" kaj certe klopodos valorigi la partoprenon de ĉiu valora samideano, sendepende ĉu mi konas lin-ŝin aŭ tute ne.

 

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng