Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Intervjuo kun Augusto Casquero de la Cruz-- Esperanta (fluganta) instruisto
2011-08-10

Augusto Casquero

La geedziĝfesto de Augusto

Augusto kurante la Maratonon de Madrido 

Augusto estas en Bjalistoko, kun gelernantoj de Esperanto en Bydgoszcz : Xiao Xiao (Ĉinio), Abraham (Senegalio), Gosia (Pollando) kaj Leandro (Brazilo), elstaraj gelernantoj kaj esperantistoj 

 Restaŭrado de E-monumento en la Placo Doktoro Zamenhof de Bydgoszcz kun ĉeesto de la urbestro dum la reinaŭguro

En infanĝardeno de Hanojo (Vjetnamio) kie okazos venontjare la Internacia Infana Kongreseto. La direktorino, Bela Maro, estas esperantisto, kaj la tuta personaro lernas nun Esperanton por prepariĝi por la venonta UK

Omaĝo al Zamenhof, kun vjetnamaj esperantistoj

Augusto kaj liaj gelernantoj ĉe la tablo plena de manĝaĵoj kuiritaj de Casquero mem.

 

 Augusto (unua maldekstre) estas en la hispana armeo en Afriko. La altulo estas la ministro de la hispana armeo

 

 Augusto (sidanta je la unua vico dekstre, vestita kun ruĝa ĉemizo) kun ĉinaj esperantistoj

Augusto kun ĉinaj infanoj en ĉina parko

 Profesoro Frank enmanigas la atestilon de Profesoro de AIS-San Marino al Augusto(unua de maldekstre) en Karlovo (Bulgario)

 Augusto kuiras hispanan manĝon (paella) en la Placo de la Mondo (Malbork, Pollando)

de IVANKA STOYANOVA (Aminda)

 

    Mi konatiĝis persone kun Augusto Casquero dum la Tria Lushan-Forumo de Esperanto en Nanchang (Ĉinio). Li estas persono, kiu tuj kaptas vian atenton --tre vigla, amikema, inteligenta, impresinda. Plej grave-- perfekte parolas Esperanton, agrable parolema, ŝatas verki, instrui kaj eĉ instruas Esperanton pere de Skajpo. Li estas unu el plej konataj esperantistoj tutmonde. Kun plezuro mi intervjuis lin por la legantoj de EPĈ.

 

    Ivanka Stoyanova: Vi estas veterana esperantisto--kiel kaj kiam vi eksciis pri la Internacia lingvo Esperanto?

 

    Augusto Casquero: Dum la somero de la jaro 1969 mi legis gazetaran anonceton pri senpaga kurso de Esperanto en Valencio (Hispanio). Mi ne estis tute certa pri kio temis. Sed, havante sufiĉe da libera tempo, mi decidis aliĝi. Kaj tuj mi ekamis Esperanton. Ĉeestis tiun rapidan kurseton ne nur mi, ankaŭ mia frato kaj tri fratinoj.

 

    Ivanka Stoyanova: Ĉu viaj familianoj lernis Esperanton?

 

    Augusto Casquero: En mia familio mi estis la unua kiu lernis Esperanton, sed tuj post mi, kune kun mi, lernis tri el miaj fratinoj, kaj unu frato. Flanke de mia edzino, krom ŝi, ankaŭ estis esperantistoj ŝiaj gepatroj (respektive prezidanto de Madrida Esperanto Liceo, kaj sekretariino de la sama asocio), la patra avo de mia edzino, kaj miaj du filoj.

 

    Ivanka Stoyanova: De kiam vi instruas Esperanton kaj ĉu laŭ vi la instruado estas facila afero?

 

    Augusto Casquero: Tuj post la komenco de mia lernado, amikoj miaj konvinkis min instruí ilin. Mi klarigis, ke mi estis nur en la dua leciono. Tamen ili insistis. Ili diris: kiam vi finos lerni la duan lecionon, vi instruos al ni la unuan, ktp. Mi havis 25 gelernantojn. Kaj jam mi neniam ĉesis instruí.

 

    Instrui Esperanton estas facila kaj agrabla afero. La sola problemo estas klopodi ke la gelernantoj ne foriru meze de la kurso kaj konvinki ilin pri la beleco, la utileco, la valoroj de Esperanto.

 

    Ivanka Stoyanova: Vi delonge instruas Esperanton eksterlande. Bv. rakonti al la legantoj de EPĈ pli detale pri tio!

 

    Augusto Casquero: Mi konstante instruís Esperanton, unue en Hispanio mem, en mia urbo kaj dum landaj kongresoj. Poste mi translokiĝis al Usono, kie mi lernis pri telekomunikado kaj instruado, dum unu jaro. Mi instruis Esperanton al miaj kolegoj tie.

 

    Kaj, jam senhalte, mi instruís en Hispanio kaj eksterlande, ĉefe dum kongresoj. En Slovakio mi instruís dum unu jaro, en Pollando dum 5, en Ĉinio 4, kaj laste en Vjetnamio dum kvar monatoj. Kaj nun mi estas preta reveni al Ĉinio septembre por denove instruí.

 

    Ivanka Stoyanova: Kia estas via opinio pri la E-movado en Ĉinio? Kiel laŭ vi Esperanto povas pli populariĝi en Ĉinio ?

 

    Augusto Casquero: En Ĉinio mi konatiĝis kun elstaraj kaj eksterordinaraj esperantistoj, de kiuj mi multon lernis. Por mi la plej grava problemo de Esperanto en Ĉinio estas la ofta krokodilado. Eĉ homoj kiuj bonege mastras nian lingvon multfoje krokodilas. Sed la nivelo de Esperanto en Ĉinio estas tre alta. Unuafoje mi instruís Esperanton al ĉinoj en Pollando, en ISTK lernejo, kie nia lingvo estis la oficiala lingvo de la lernejo, kaj kie troviĝis 50 ĉinaj gelernantoj.

 

    Laŭ mi, la ĉefa maniero konvinki ĉinojn lerni Esperanton estas klarigi al ili, ke la celo de la lernado de lingvoj ne estas nur por laboraj bezonoj, aŭ por perlabori monon, sed pri la valoroj de Esperanto en la kampo de la kulturo, la paco, la internacia amikeco, solidareco, kaj la plezuro lerni ion novan, internacian.

 

    Ivanka Stoyanova: Kiaj E-postenojn vi havis kaj havas nun?

 

    Augusto Casquero: Pro tio ke mi estas jam veterana esperantisto, kio signifas maljuna, mi havis diversajn postenojn en nia movado. Verdire mi ne ŝatas postenojn. Mi ĉiam ŝatas reprezenti min mem. Mi preferas paroli pri taskoj, laboroj, respondecoj. Ofte mi akceptis postenojn kiam neniu alia pretis akcepti ilin.

 

    Mi estis Prezidanto de Hispana Esperanto Federacio, A-komitatano de UEA, Prezidanto de Valencia Esperanto Federacio, Prezidanto de Grupo Esperanto de Madrido. Sed kio pli plaĉis al mi estis miaj taskoj kiel Prezidanto de la LKK de la UK 1993 en Valencio, kaj de diversaj hispanaj kaj internaciaj kongresoj kaj aranĝoj. Ja mia ĉefa plezuro estas la organizado.

 

    Sed mia plezuro, mia amo, mia deziro, estas la instruado. Ĉefe de Esperanto, kvankam mi instruas ankaŭ aliajn objektojn, kiel hispana lingvo, historio, geografio.

 

    Ivanka Stoyanova: Kiajn E- distingojn vi ricevis?

 

    Augusto Casquero: Mi opinias, ke distingoj estas diskriminaciigaj. Maljustaj. Kiam mi ricevis iun, mi ĉiam pensas: Kial al mi? Ekzistas multaj aliaj homoj kiuj meritas tion multe pli ol mi, eĉ supozante ke eventuale iu pensis ke mi meritas. Do, mi eĉ, sincere, hontas ricevante ilin. Mi havas la penson ke mi ŝtelas al iu, eble multe pli kapabla, sed ne tiom konataj.

 

    Mi tre dankis pro la donaco al mi de la Premio Ada Fighiera Sikorska, mia granda kaj admirinda amikino kune kun Gian Carlo Figiera, ŝia edzo. La Premio Klara Silbernik (al mia edzino, pro ŝia konstana helpo al mi en mia laboro por Esperanto. La Diplomon kiun mi ricevis de Ĉina Esperanto Ligo, pro mia laboro en la disvastigo de Esperanto en Ĉinio. Similan mi ricevis de Vjetnamaj esperantistoj. Kaj nun mi ricevis Honoran Diplonon de UEA pro mia laboro en Ĉinio kaj Vjetnamio. Tiujn mi tre ŝatas, ĉar tiuj estas agnosko ke mi laboras entuziasme, ke mia laboro povas esti efika por kelkaj. Kaj tio kuraĝigas min plulabori, forgesante pri malfacilaj momentoj, kiuj ĉiam en la vivo ekzistas...

 

    Mi havas du literaturajn diplomojn pro verkoj en Esperanto, kaj eĉ unu pro verko en la valencia lingvo, kiun mi tre ŝatas. Kaj por mi la plej grava premio estas la amikeco de la esperantistoj kaj de miaj gelernantoj. Mi atendas iam ne ricevi paperaĵon, sed inviton al kafo.

 

    Ivanka Stoyanova: Kiuj estas viaj plej ŝatataj E-aŭtoroj kaj libroj ?

 

    Augusto Casquero: En hispana lingvo ''Kiĥoto'' de Cervantes. En ĝi mi vidis, ke esperantistoj estas iaj kiĥotoj. Miaj plej ŝatataj libroj estas tiuj per kiuj mi povas dokumentiĝi kaj lerni. Mi tre ŝatis la verkojn de Lu Sin, de Lanti, de Ivo Lapenna, de Abel Montagut, de Miguel Fernández. Laste mi, tre kortuŝita, legis ''De tajgoj al minaretoj", de Ada Fighiera.

 

    Ivanka Stoyanova: Kiaj estas viaj hobioj?

 

    Augusto Casquero: Mia ĉefa hobio, plezuro, estas instruí, ĉiam, ĉie. Ankaŭ vojaĝi. Mi ĝis nun vizitis 47 landojn. Kaj kuradi. Mi kuris maratonon dum multaj jaroj. Tio helpis min esti iomete pli sana kaj forta, kaj senprobleme adaptiĝi al nekonataj landoj kaj kutimoj, kaj pli energie labori por nia sankta celo.

 

Inaŭguro de strato Idiom Esperanto en Madrido

La familio de augusto--8 gefratoj, 5 el ili estas esperantistoj 

 Victor, filo de Augusto, esperantisto, ludas gitaron en muzika grupo

 Gelernantoj de Esperanto, universitataj studentoj, en Hanojo

 Augusto manĝas per manĝobastonetoj en Hanojo

 

    Ivanka Stoyanova: Kia estas via opinio pri la reta versio de EPĈ?

 

    Augusto Casquero: Mi diros nenion novan pri EPĈ. Nun ke mi bedaŭras, ke en la mondo ne troviĝas aliaj similaj. Por mi ĝi estas granda fonto da informoj. La laboro de EPĈ estas nemalhavebla. Ĝi estas ekzemplo por la tuta movado. Ĉiam kiam mi sendas iun artikolon al ĝi, ĝi fulmotondre aperas. Nun Ivanka Stoyanova faras grandegan laboron, same kiel la tuta skipo. Kaj ĝi estas ankaŭ modelo de bona uzado de nia lingvo.

 

    Ivanka Stoyanova: Vi multe verkas kaj tradukas. Kiaj estas viaj konsiloj kaj proponoj pri la plibonigo de EPĈ?

 

    Augusto Casquero: Mi tute ne kapablas konsili. Ili devas doni konsilojn al mi. Mi nur deziras al EPĈ longan kaj fruktodonan vivon.

 

    Ivanka Stoyanova: Kaj fine, viaj bondeziroj al la legantoj de EPĈ?

 

     Augusto Casquero: Baldaŭ mi revenos al Ĉinio. Pri tio mi estas ege kontenta. Al la legantoj de EPĈ mi deziras ĉion bonan, kaj ke ĉiuj helpu ĝin pere de artikoloj, informoj, ktp. Tio rezultos en bonon por nia tuta movado.

 

   Ivanka Stoyanova: Mi elkore dankas al vi pri la intervjuo. Verdire, viaj tre afablaj vortoj pri EPĈ agrable kortuŝis min. Mi bondeziras al vi agrablan restadon en Ĉinio kun varbado de multaj esperantistoj.

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng