Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Intervjuo kun Li Sen, Prezidanto de Interna Mongolia Esperanto-Asocio (IMEA) kaj honora Prezidanto de Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio (ĈFEA)
2011-08-11

 

de IVANKA STOYANOVA (Aminda)

 Li Sen
 

    Mi delonge sciis la nomon de Li Sen kiel Prezidanto de ĈFEA kaj estis tre feliĉa, kiam dum la IFEF- kongreso 2006 en Ŝanhajo mi havis la eblecon persone konatiĝi kun Li Sen. Li estas tre agrabla ridema kaj amikema homo kun koro malfermita al ĉiuj. Dum la kunveno okaze de la 60-jariĝo de ĈEL ni denove renkontiĝis kaj longe parolis pri niaj E-aktivadoj. Mi admiras la laboremon de Li Sen, kiu jam 88 -jara senĉese laboras por kaj per Esperanto.

 

    Mi certas, ke la legantoj de EPĈ plezure legos la intervjuon.

 

Li Sen ŝatas legi librojn 
 
Li Sen en fervoja stacio de Japanio 2007 

Laŭlum kaj Li Sen en Dandong 

Li Sen (la tria de maldekstre) en Kioto, Japanio, 2007 
 
 Li Sen (la dua de maldekstre) dum la IFER-kongreso en Ŝanhajo, 2006

 Li Sen (meze) en Kobe, Japanio, 2007

Li Sen, Spomenka Stimec kaj Han Zuwu dum la 92-a UK en Jokohamo, Japanio, 2007 

 Li Sen, Chen Haosu kaj Wang Yanjing

 Chen Haosu, Li Sen kaj Sun Mingxiao (Semio) dum la kunveno de 60-jariĝo de ĈEL

Li Sen (la dua de maldekstre) gajnis la Honoran Premion pro la Tutviva Kontribuo por la Ĉina Esperanto Movado  

 

    Ivanka Stoyanova: Vi estas unu el la plej famaj ĉinaj esperantistoj, tamen multaj el niaj legantoj estas eŭropanoj. Bv. prezenti vin al la legantoj de El Popola Ĉinio

 

    Li Sen: Mi naskiĝis en urbo Tianjin en la jaro 1923. En la aĝo de 7 ĝis 13 jaroj mi estis lernanto en la elementa lernejo en Tianjin. Poste mi eniris la mezlernejon, la Tianjin-a Brita-Ĉina Kolegio. Ĝi estas establita de la Asocio de Kristanismo de Britio. De 1937 ĝis 1942 mi faris mian studadon en mezlernejo. Kaj de la jaro 1944 mi estis akceptita de Pekina Universitato. Mi lernis Mekanikan Inĝenieradon. En la jaro 1945 Japanio senkondiĉe kapitulacis je la 14a de aŭgusto, 1945. Do ni havis la liberan cirkonstancon por pli alta studado. Dum tiu periodo ĝis la jaro 1948, mi konscience lernis en la universitato. Dank' al la komunista partio de nia lando en la jaro 1949 fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko, kaj mi fariĝis teknikisto en la Tianjin-a Fervoja Buroo. Ĝis la jaro 1979, mi estis kiel velŝipo sub favora vento, promociita kiel la ĉef-inĝeniero de la Hohhota Fervoja Buroo.

 

     Ivanka Stoyanova: Kiam kaj kiel vi esperantistiĝis?

 

     Li Sen: Mi havas destinitan interrilaton kun Esperanto por multaj jaroj. En la jaro 1944 kiam mi estis studento de la Pekina Universitato, mi trovis libron Esperanto en la Ŝtata biblioteko en Pekino. Dum tiu tempo nenie mi povis trovi instruiston. Mi kopiis la libron kaj komencis memlernadon. Pli ol 20 jaroj estis pasintaj post mia eklerno de Esperanto, tamen mia revo por renkontiĝi kun Esperantisto restis senfrukta. Sed iutage en la jaro 1979, kiam mi jam estis ĉef-inĝeniero de la Hohhota Fervoja Buroo, du kamaradoj vizitis min. Ili diris, ke ili estas esperantistoj en Hohhoto kaj sciis min laŭ la nomo. Oh! Tia estas realo-- la feliĉo falis el la Ĉielo! Dum multaj jaroj mi serĉis Esperantiston, kaj nun Esperantistoj venis antaŭ mi! Do entuziasmo por Esperanto boligis min.

 

     Ivanka Stoyanova: Laŭ mi via vivo estas dediĉita al Esperanto. Vi estas aktiva veterana esperantisto. Bv. rakonti al ni pri via E-agado.

 

     Li Sen: Ekde tiu tempo, mi laboras ĝis nun, kiam mi estas 88-jarulo. Simple diri: mi starigis E-Asocion de la Hohhota Fervoja Buroo, kaj post tio la E-asocion de la Autonoma Regiono de Interna Mongolio. Mi kunordigis la starigon de E-Asocion en la Interna-Mongolia Universitato. Plej menciinde estas establo de la landa fervojista E-asocio kaj ĝi estis akceptita de IFEA kiel la nacia asocio. Kaj mi eldonis (multaj estis verkitaj de mi) E-librojn de ĉirkaŭ 40 specoj, ekzemple: La poemoj de Tang-dinasto, Ni Agadas, El Verda Klavaro, Poemoj de Du Fu, Rete-Afishita Verketaro de WANG CHONGFANG (4 volumoj) kaj aliaj.

 

     Ivanka Stoyanova: Dum la kunveno okaze de 60-jariĝo de ĈEL vi estis premiita de Dumviva Honora Premio por la Tutviva Atingo en la Ĉina E-movado. Kiajn aliajn E-distingojn vi ricevis ?

 

    Li Sen: Dum 30 jaroj mi gajnis multajn honorajn diplomojn. La plej granda Honoro por mi estas, ke mi gajnis la Honoran Premion de ĈEL pro la tutviva kontribuado por la Ĉina Esperanto Movado. La alia grava estis la premio donita de ĈEL en la jaro 2005 por Speciala Kontribuo de ĈEL. Kaj aliaj premioj donitaj de Fervojo kaj Loka E-Asocio. Nun mi nur estas la honora membro de ĈEL, IMEA kaj ĈFEA. Sed mi estas membro de Esperanto por eterne...

 

    Ivanka Stoyanova: Ĉu laŭ vi Esperanto estas utila lingvo por internacia komunikado kaj kiel vi vidas ĝian estontecon?

 

    Li Sen: Laŭ mia opinio per Esperanto ni povas interkonatiĝi kun amikoj en la mondo kaj mi povus gajni bonajn sciojn. Per Esperanto ni disvastigas meritan agon. Laŭ mia opinio Esperanto alportis kaj alportas la esperon de la homaro. Esperanto povas stimuli disvolviĝon de la sciencoj kaj teknikoj. Ĝi povas stimuli la homaran societon disvastiĝi harmonie. Esperanto estas la espero de la homara paco kaj monda paco.

 

    Ivanka Stoyanova: Ĉu vi skribis, tradukis kaj eldonis E-librojn?

 

    Li Sen: En la respondo 3 mi enkondukis kiom da libroj estas eldonitaj de mi. Mi skribis la grandan verkon Ni agadas en Esperantujo. La libro estas tri volumoj, 10 ĉapitroj en duonoktavo. La enhavo estas jene:

    Ĉapitro I Nacia tago ĝojplena, Zamenhof festo solena

    Ĉapitro II Pioniraj spuroj, meritoj en gravuroj

    Ĉapitro III Brilas verda stelo super vasta stepo

    Ĉapitro IV Fera drako sur Espera trako

    Ĉapitro V Internacia interfluo kun amikeco en unua vico

    Ĉapitro VI Agado tutlanda, kortuŝo granda

    Ĉapitro VII Diverslokaj luktoj, neordinaraj fruktoj

    Ĉapitro VIII Sufiĉa memfido, dediĉa sinofero

    Ĉapitro IX Diskonigo pri kulturo

    Ĉapitro X Karverŝoj parolaj, opinioj valoraj

    Ĝi enhavas 630,000 ideogramojn. Ĝi inkluzivas verkojn ne nur de mi mem sed ankaŭ de aliaj E-istoj. Miaj verkoj pri Esperanto estas trovitaj en diversaj lokoj. Ĝis nun mi ankoraŭ plugas kaj sarkas en la E-tero.

 

     Ivanka Stoyanova: Kia estas via opinio pri E-movado en Ĉinio?

 

    Li Sen: Por la Espesranta Movado en Ĉinio la ĉefa punkto estas, ke oni devas havi memfidon, ke la popolo de Ĉinio certe volas akcepti la progreseman lingvon. Ĝi estas facile lernebla por la ĉinoj. Laŭ mia opinio por propagandi Esperanton oni devas sin apogi sur la popol-amasoj. Ili estas la ĉefa bazo.

 

    Ivanka Stoyanova: Kiaj estas viaj hobioj ? Kiuj estas viaj plej ŝatataj E-libroj kaj aŭtoroj?

 

    Li Sen: Mia hobio estas en multaj flankoj. Mi ŝatas la ĉinan antikvan poezion kiel Tang-dinastaj poemoj, Song-dinastaj poemoj, kaj mi ŝatas naĝadon, mi kolektas poŝtmarkojn ktp. Mi ĉiam legas E-librojn eldonitajn enlande, foje mi legis E-libron ne tre faman, kiel la libro, kiu UEA donis al mi, "Lingva arto".

 

     Ivanka Stoyanova: Kiel vi nun vivas kiel emerito?

 

    Li Sen: Mi skribis la verkon nome Emerita por 8000 tagoj, sed ankaŭ laboris dum la 8000 tagoj. Unue, mi lernas kaj laboras diligente ĉiutage por lerni kaj propagandi Esperanton. Due, mi kompilas Esperantajn revuojn de ĈFEA kaj IMEA. Trie, mi kontinue kompilas Esperanto-Ĉina-Angla vortaro de nova eldono. Kvare, mi kompilas la revuon pri la lernejkamaradoj de la Pekina Universitato (nur samklasanoj de 1948)

 

    Ivanka Stoyanova: Ĉu ĉinaj kaj eksterlandaj esperantistoj vizitas vin?

 

    Li Sen: Kvankam mi loĝas en la Autonoma Regionode Interna Mongolia, iom malproksime de Pekino, sed amikoj el diversaj lokoj en mia lando vizitas min kaj dum multaj jaroj mi gastigis multajn eksterlandajn esperantistojn kaj E-grupojn en la urboj Hohhoto, Baotou kaj aliaj.  S-ro Zef Jegard el Francio biciklas tra la mondo kaj kiam li alvenis al Hohhoto, mi bicikle renkontis lin, kaj miaj junaj esperantistoj per bicikloj vidis nin rekte al la landlimo en la norda urbo al Mongolio.

 

    Ivanka Stoyanova: Ĉu vi nun legas la retan version de El Popola Ĉinio kaj se jes, kia estas via opinio pri ĝi?

 

    Li Sen: Mi iutempe legas la retan version de El Popola Ĉinio, kaj mi trovis ĝin interesa. Sed mi opinias ke la reta versio estas iom reguliga. Ĝeneralaj kaj publikaj aferoj estas malmultaj.

 

    Ivanka Stoyanova: Viaj konsiloj, proponoj kaj al la redakcio de EPĈ

 

    Li Sen: EPĈ estas iom oficiala kaj estas funkciigata de la registaro. Ĝi ne estas kiel la legaĵo eldonita de la asocioj. Mi volas vidi EPĈ plej popularan kaj tiel oficialan.

 

    Ivanka Stoyanova: Viaj bondeziroj al la legantoj de EPĈ ?

 

    Li Sen: EPĈ estas grava revuo pri Esperanto-movado en nia lando. Mi volas vidi la revuon ilo por diskonigi E-agadon de la tuta lando. Ni povas legi mesaĝojn el aliaj landoj kaj mi volas legi pri E-aktivado en diversaj lokoj en nia lando. Mi esperas, ke EPĈ estos proparolisto de ĉinaj esperantistoj.

 

    Ivanka Stoyanova: Estimata Li Sen, mi dankas al vi pro la intervjuo kaj elkore mi deziras al vi longan vivon en bona sano kaj feliĉo. Via E-vivo estas bona ekzemplo por ĉiuj esperantistoj de la mondo.

 

 
 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng