Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Diskutado pri parolado de Hu Jintao en la unua de julio de 2011
2011-08-11

Shen Panwen 

Studo pri la parolado.

 

De Liu Liangming

 

    Lastatempe en Jilin-provinco, membroj de 992 familioj katastrofitaj de grandega inundo en la pasinta jaro kune kantis la kanton "Sen la kompartio, ne estus la nova Ĉinio", por esprimi amon kaj dankon al la partio. Dong Jiaping, viktimo de la granda inundo, diris: "En la pasintjara inundo, falis niaj domoj, sed post malpli ol 3 monatoj ni transloĝiĝis en novajn domojn konstruitajn de la registaro. Ni kore dankas la partion pro helpo al la popolanoj. Legante paroladon de ĝenerala sekretario Hu Jintao kaj vidante la grandajn ŝanĝiĝojn de la socio, mi estas plena de danko kaj decidis ĉiam sekvi KPĈ."

 

    En la parolado troviĝas frazo, ke "la partio estas ŝlosilo por bone fari la aferojn de Ĉinio". 95-jara Shen Panwen, kompartiano, membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj profesoro de Nankai-universitato, diris, ke li multe esperis de la lando kaj nacio dum sia juneco, kaj nun liaj esperoj realiĝis dank' al la gvidado de KPĈ. Li opiniis, ke nun Ĉinio troviĝas en la plej bona stadio en la historio de Ĉinio kaj havos pli belan estontecon.

 

    Fang Deru de Wuwei de Gansu-provinco, soldato en la milito por rezisti al usona agreso kaj helpi Koreion en 1950, diris, ke kvankam ekzistas problemoj kaj defioj dum disvolviĝado, tamen la kompartianoj ĉiam tenos la spiritan movoforton en antaŭenmarŝo kaj gvidos la popolon al pli brilaj sukcesoj.

 

    Veterana kompartiano Turhong Rouzi en la kamparo de Yuepuhu-gubernio de Xinjiang diris: "La parolado de Hu Jintao reprovas, ke ni ne povus havi la feliĉan vivon se ne estus KPĈ. Ĉijare Shandong-provinco helpis nin per 14 milionoj da juanoj por konstrui domojn en nia vilaĝo, kaj post nelonge ni enloĝiĝos en novan domon. Ni estas tre feliĉaj havante la partion kaj vivante en Ĉinio."

 

    En la parolado, Hu Jintao postulas altigi la nivelon de gvidado kaj kaj regado, sin antaŭgardi kontraŭ koruptiĝo, altigi la kapablon solvi danĝeron, fortigi konstruadon de kapablo de regado kaj avangardeco. La parolado vekis varman respondon de la vastaj amasoj de kadroj.

 

    Wang Haixia, gvidanto de propaganda fako de la distrikta kompartia komitato de Baohe de Hefei de Anhui-provinco, diris, ke en la parolado la ĝenerala sekretario menciis 4 provojn kaj 4 danĝerojn, tio montris liajn sciencecon, antaŭvidecon kaj praktikemon, kaj plene evidentigis la konsciencon, praktikemon, memfidon kaj maturiĝon de la gvidantoj de la partio en la nova periodo.

 

    Liu Qingyuan, ĝenerala direktoro de centro de junulaj aferoj de loĝkvartalo Yangguang de Ŝanhajo diris, ke la kvar danĝeroj forte impresis sur lin, ke kompartianoj devas esti prudentaj, meti la popolan intereson sur la unuan lokon, kaj nur tiele oni povas teni kaj divolvi la avangardecon de marksisma partio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng