2011-08-15 La franca urbo Annecy situanta ĉe la piedo de la Alpioj portas ankaŭ kromnomon Venecio aŭ Romo de la Alpioj. Antaŭe, ĝis la jaro 1860, ĝi estis teritorio de Svislando antaŭ ol esti aneksita de Francio. Pro tio la kulturoj de la du landoj perfekte kunfandiĝis tie. La lago d' Annecy estas la plej pura lago de Eŭropo, dank’ al tiuj du naturaj fontoj: la pluvo kaj la neĝo degelintaj de sur la Alpioj.
Annecy estas komunumo de la regiono Rhône-Alpioj en la sudorienta parto de Francio, urbeto kaj prefektejo de la departemento de Haute-Savoie. Borderita de la Alpioj norde kaj de la lago d' Annecy sude, la urbo estas fama en la mondo pro siaj pitoreskaj pejzaĝoj.
La domoj de la urbo plejparte estis konstruitaj de la 12-a jarcento ĝis la 17-a jarcento, kaj ĝuas tre bonan staton de konservado. Pro tio, la prezo de la tieaj domoj estas same kaj eĉ pli alta ol tiu de Parizo.
(el http://french.news.cn/environnement/)
Redaktoro: Wang Lihua
 En la urbo Annecy |
|
 La lago d' Annecy estas rigardata kiel la plej pura lago de Eŭropo. |
|
 La palaco d' Isle, unu el la simboloj de Annecy |
|
 Loĝdomo de svisa familio |
|
En la urbo Annecy |
|
En la urbo Annecy |
|
 En la urbo Annecy |
|
 En la urbo Annecy |
|