Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Gerd Koenen: Ĉina komunista movado havas apartan trajton
2011-08-15

de ZENG WENHUI

 

 

 

    Okaze de la 90-jariĝo de fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), raportisto de la redakcio de Pekina Revuo sub la Ĉina Internacia Eldona Grupo intervjuis germanan historiiston kaj verkiston Gerd Koenen vizitantan en Ĉinio kaj petis liajn opiniojn pri marksismaj signifoj por la nuna socio kaj pri lia studo de la historio de KPĈ.

 

    Kiel historiisto 67-jara Gerd Koenen skribis multajn verkojn pri historio, kiuj rilatas ĉefe al la historio de la internacia komunista movado, tiu de la komunista movado en la orienta Eǔropo kaj frua Sovetunio, al geriloj de Kubo kaj Latin-Ameriko, kaj al movado de novaj maldekstruloj en Okcidento en la jaro 1968.

 

    Raportisto: Kiel esploristo pri “historio de la komunista movado” vi scias, ke la disvastigo de marksismo rekte antaǔenpuŝis disvolviĝon de la komunista movado en diversaj landoj kaj eĉ la fondiĝon de KPĈ. La verko de Karl Heinrich Marx Kapitalo eldoniĝis en la jaro 1867. Kian realan signifon havas studi la marksismon en la 21-a jarcento?

 

    Gerd Koenen: Karl Heinrich Marx (Markso) iam diris: “Mi scias, ke mi ne estas marksisto”. Markso estas relative malferma pensiisto, li ne projektis fiksan kaj neŝanĝeblan modelon kaj sistemon, kaj tiuj fiksaj sistemoj estas kreitaj de posteuloj laǔ liaj verkoj post lia morto. Mi opinias, ke nun ankaǔ estas tre utila legi liajn verkojn, inkluzive de liaj fruaj verkoj, kiuj ne nur estas studo de la kapitalista produkta maniero, sed ankaǔ pli klinikas al artikoloj pri kultura kritiko. Lia koncepto pri “malsimileco” nun ankoraǔ havas grandan signifon.

 

    Kompreneble, Markso estis pensiisto en la 19-a jarcento. Liaj penso kaj analizo estis limigitaj de la epoko, en kiu li vivis, li neniam intencis sin meti super la epokon, sed elmetis siajn vidpunktojn praktike kaj realisme sekvante la paŝojn de la epoko. Vivante en la 21-a jarcento ni devas kompreni, ke ni ne bezonas serĉi konkretajn solvajn metodojn el la libroj de Marx, sed devas trovi multajn inspirojn el tiuj, cerbumi por observi la tutgloban socion, en kiu ni ekzistas, kaj elmeti niajn kritikajn vidpunktojn teninte pensmanierojn de dialektika kritiko.

 

    Raportisto: Ĉi-jare estas la 90-a datreveno de la fondiĝo de KPĈ. Ĉu vi studis la historion de KPĈ? Kio profunde impresis vin?

 

    Gerd Koenen: La kompara historio de la komunista movado en la 20-a jarcento, kiun mi studas, rilatas ĉefe al Sovetunio kaj la orienta Eǔropo. La apartaj situacioj de la azia precipe ĉina komunista movado ankaǔ estas grandaj ĉapitroj en la historio de la komunista movado.

 

    Motivo de la fondiĝo de KPĈ donis al mi tre pozitivan impreson. Antaǔ ĝia fondiĝo Ĉinio havis nek socialistan movadon nek la laboristan. En la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento, la fondiĝo de KPĈ komencis novan leviĝon de laborista movado, KPĈ iris sur sian disvolvan vojon kaj ĉiam persistis en la celo oponi kontraǔ imperiista agreso. Dum la Kontraǔjapana Rezistmilito la fortoj de KPĈ pli kaj pli grandiĝis. En la sekvanta disvolviĝo KPĈ spertis grandajn leviĝon kaj malleviĝon, kaj eĉ pagis grandajn kostojn kaj vivoferojn. Tio ankaǔ donis al mi profundan impreson. Doni al mi tre bonan impreson estas tio, ke spertinte troan atenton al ideologio en la periodo “Kultura Revolucio”, Deng Xiaoping, per koncizaj frazoj kaj plej malpli multa emfazo pri ideologio, kondukis Ĉinion realigi kompletan ŝanĝiĝon de la politika orientilo. Ĝi estas ŝanĝiĝo respektanta tiaman disvolvan realon de ekonomio kaj socio.

 

    Raportisto: Kiajn proponojn vi havas por KPĈ laǔ via multjara studo de la komunista movado en diversaj landoj?

 

    Gerd Koenen: Krom esplorado de historiaj problemoj, oni devas speciale atenti ĉinan disvolviĝon en la estonteco. Por Ĉinio, same kiel por aliaj landoj, ne eblas reveni en la pasintecon kun relative simpla ŝtata cirkonstanco, kiu efektive ne estis ideala stato. Laǔ mia studo, la kaǔzo de disfalo de Sovetunio en la fino de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento ne nur kuŝas en problemo de ekonomia funkciado. En la fino la centra komitato de la kompartio de Sovetunio, kies rezidejo estis en la Kremlo, jam ne povis regi kaj teni la pli kaj pli komplikan landon,jam ne sciis, kio okazis en la lando kaj kiel oni povis vere trovi la kaǔzon de la problemoj.

 

    Kompreneble, ekzistas la dubo pri tio, ĉu Ĉinio havas sufiĉe da sinregaj organizoj kaj dialektikan kritikilon por trakti amason da realaj problemoj. Por klarigi la nunajn problemojn oni devas liberigi penson, antaǔenpuŝi demokration, kuraĝigi aktivan partoprenon de ĉiuj homoj, kiuj volas fari proponojn.

 

    Pri Gerd Koenen:

 

    Gerd Koenen naskiĝis en Frankfurto de Germanio en 1944. Li studis historion, politikon kaj ĝermanan literaturon en universitato. En sia juneco li estis aktivulo de la studenta movado en 1968 kaj tiu en la germana “ruĝaj dek jaroj” (1967-1977). De 1976 ĝis 1981 li estis redaktoro de la ĵurnalo Popola Tagĵurnalo de Komunistoj. De 1981 ĝis 1991 li okupiĝis pri reviziado por eldonejo, redaktado por ĵurnalo, gazeto kaj radiostacio. De 1992 ĝis 1996 li eldonis la verkaron Germanio kaj Rusa Revolucio (1917-1924). De 1998 ĝis 2003 li daǔre skribis komentariojn pri aktualaĵoj kaj eldonis verkojn pri historio. En 2003 li komencis studon por doktoreco de la fako pri historio de la orienta Eǔropo en Universitato Tuebingen. De aprilo 2008 ĝis marto 2010 kiel veterana esploristo de Freiburg-Instituto por Altgrada Studo li partoprenis en la esplora projekto de la historia instituto “Kompara historio de la komunismo en la 20-a jarcento”.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng