Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Akvo-protektado, urĝa laboro!
2011-08-15

    Kiam vi sin banas, ĉu vi scias ke en la mondo multaj personoj ne povas trinki sufiĉan akvon? Kiam vi lasas la kranon malfermita, ĉu vi scias ke en Afriko, multaj infanoj trinkis malpuran akvon en flako? Kiam vi ĵetas botelon da akvon, ĉu vi scias ke en iuj lokoj akvo ne plu ekzistas?

 

    Jen estas mesaĝo sendita de iu amiko. Mi redaktas ĝin kaj bonvolu legi ĝin detale! Viaj bonaj kutimoj, eĉ malgranda bona aktivado, kontribuos al la terglobo — la unusola kaj komuna familio de ni ĉiuj!

 

 

    Delhio, Hindio. Ĉiuj volas nur iom da akvo...

 

 

 

    Du sudananoj trinkas akvon el marĉo, per plastaj tuboj faritaj speciale por tio, kun filtriloj por filtri flosantajn larvojn, kiuj respondas pri la malsano nomata “gvinea lumbriko”.

 

    Iu socia programo disdonis milionojn da tiuj tuboj kaj jam sukcesis malplivastigi ĝis sepdek procentoj tiun malfortigan malsanon.

 

 

 

    La glaciejoj, kiuj provizas Eŭropon per trinkakvo, perdis pli ol duono de sia volumeno en la pasinta jarcento. En tiu fotografaĵo, laboristoj ĉe la skiostacio de Pitztal, en Aŭstrio, kovras la glaciejon per speciala mantelo, por reteni la neĝon kaj malfruigi ties degeliĝon dum la someraj monatoj...

 

 

 

    La akvoj de la delto de la rivero Niĝero ankaŭ taŭgas, por ke oni feku, banu sin, fiŝkaptu kaj forĵetu la rubaĵon.

 

 

 

    Jen malpura akvo el loĝejaj kranoj, pro la malorda antaŭeniro de la progreso.

 

 

 

    Vilaĝanoj el la insulo Coronilla, en Kenjo, fosas profundajn putojn, serĉe de la altvalora likvaĵo, antaŭ nur 300 metroj for de la marbordo. La akvo estas salamara.

 

 

 

    Tiu, kiu estis la kvara plej granda lago en la mondo, nun estas polvokovrita tombejo de ŝipoj, kiuj neniam plu deankriĝos...

 

    Valorigu la akvon! En kelkaj lokoj ĝi ne plu ekzistas...

 

    Apenaŭ vi ekmalŝparos akvon, memoru pri tiuj, kiuj fordonus ĉion, por ricevi iom da ĝi!

 

    Malgrandaj zorgoj faras kune grandan efikon.

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng