Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Estas riparata la ruino de Guge-regno de Tibeto
2011-08-16


La laboristoj riparis muron de Guge-regno per tradicia teknologio 

 

    En majo de la kuranta jaro oni komencis riparadon de la ruino de la ĉefurbo de Guge-regno. Tio estas la plej granda riparado por tutflanke altigi la kapablon de la ruino kontraŭ natura detruado kaj sekurecan nivelon de la historiaj restaĵoj.

 

    La ĉefurbo de Guge-regno situas en Zhada-gubernio de Ali-regiono de Tibeto kaj estis konstruita ĉirkaŭ la 10-a jarcento. La ruino de la ĉefurbo estas la plej granda konstruaĵa grupo konstruita de Guge-regno en okcidenta Tibeto. La ruino havas altan valoron en arkeologia studo pro la koloraj desegnaĵoj kaj skulpturo. En la pasintaj jaroj, pli kaj pli multaj homoj venis viziti tiun ĉi ruinon kaj ĝi jam fariĝis fama vizitindejo de Tibeto. En la unua duonjaro ĉijare, pli ol 3500 personoj vizitis ĝin.

 

    Li Xingguo, estro de la Buroo de Historiaj Restaĵoj de Ali-regiono de Tibeto, diris, ke la riparado kun investo de 57.4391 milionoj da juanoj (ĉ. 6.4 juanoj = 1 usona dolaro) daŭros 5 jarojn, kaj oni ĉefe riparos la ruinon, firmigos la montojn ĉirkaŭ la ruino kaj riparos freskon. La konstruado iras glate kaj bonorde.

 

    En la jaro 1985 kaj 1997, la registaro dufoje urĝe riparis la ruinon. Sed lastatempe, pro plioftiĝo de pluvado en Zhada-gubernio, konstruaĵoj el tero kaj ŝtono en la ruino estis serioze detruitaj: la pluvo penetris en la murojn kaj fendigis ilin, disfalis montodeklivoj ĉirkaŭ la ruino kaj minacas la ruinon.Tial, tiu ĉi riparado celas tutflanke altigi la kapablon kontraŭ natura detruo kaj sekurecan nivelon de historiaj restaĵoj.

 

    En la riparado de tegmentoj kaj muroj la laboristoj uzas tradiciajn konstruajn materialojn troveblajn nur En Tibeto. En la riparado oni konservas la originalan aspekton de la konstruaĵoj. La kvar ĉefaj haloj estas firmigataj kaj riparataj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua

 

 

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng