Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Xu Cuifang, instruistino-patrino de surda-mutaj infanoj
2011-08-17

de ZHANG ZHIYONG

 

    "A... Ja... Hi... Ha..." la voĉoj imitantaj prononcojn aŭdiĝis el la kurso de aparta parol-instrua lernejo en la gubernio Tangyin de la urbo Anyang, Henan-provinco, Ĉinio. La infanoj sidas ĉirkaŭ sia instruistino Xu Cuifang, fiksas siajn rigardojn sur ŝiaj lipoj kaj foje refoje sin ekzercas per prononcado. 34-jara Xu Cuifang, membro de la Komunista Partio de Ĉinio kaj fondinto de tiu lernejo, sin okupas pri tiu laboro jam 15 jarojn.

 

    La rilatoj inter Xu Cuifang kaj tiuj surda-mutaj infanoj venis de bagatelo.

 

    En la jaro 1996, Xu Cuifang, diplomiĝinte el supera lernejo, estis varbita de kompanio en la urbo Suzhou per grasa salajro, kaj sin preparis por edziniĝo. Dum preparado de la nupto en sia naskiĝloko, Xu Cuifang rimarkis, ke aro da knaboj de la vilaĝo persekutas paron da surda-mutaj fratoj. Ŝi forpelis la petolantajn knabojn, sed la sceno de ofendiĝo de surda-mutaj infanoj igis ŝin droni en pensado. Post longtempa pripensado, ŝi decidis forlasi sian grasan oficon, kaj faris surprizan decidon: "Mi iros lerni lertecon, kiu povas paroligi surda-mutajn infanojn kaj lasi ilin esti respektataj!" Fininte la koncernan trejnadon en Pekino ĉe la fino de la jaro 1996, Xu Cuifang revenis hejmen kaj venigis la du surda-mutajn fratojn en sian hejmon kaj komencis provparoligi ilin. Unu monaton poste, tiuj fratoj unuafoje elkiis la vorton "Mama(panjo)". De tiam Xu Cuifang sin okupis je tiu aparta instruado. Ŝi malfermis hejman kurson por surda-mutaj geknaboj, kaj aĉetis lernolibrojn kaj instruajn aparatojn per la mono por doto kaj fingroringoj.

 

    ŝi traktas ĉiujn infanojn science kaj objektive, kaj admonis kun sincereco kaj pacienco la gepatrojn, ke ili sendu al la paroliga kurso sian infanon, se tiu povas audi voĉon de malpli ol 80 decibeloj. ŝi mem pagis por la surda-mutaj infanoj el malriĉaj familioj kaj urĝis la gepatrojn porti sian infanon al hospitalo, se la infanon ne reakcias la sonon super 120 decibeloj. Ŝi persistas en sia instruado, ke ŝi estu unue patrino kaj due instruistino. Por ke la surda-mutaj infanoj plejbaldaŭ akceptu ŝin kiel patrinon, ŝi manĝas kaj loĝas kune kun ili kaj atenteme observas ilin en ĉiuj bagateloj de ilia vivo.

 

    15 jarojn poste, la hemja paroliga kurso kreita de Xu Cuifang disvolviĝis en la unuan privan parol-instruan lernejon por surda-mutaj infanoj. Nun la lernejo kun 10 instruistoj kaj laborantoj instruas 41 surda-mutajn infanojn en 6 kursoj venintajn de urboj de la provinco Henan, kiaj Hebi, Linzhou kaj Huaxia. En la pasintaj 15 jaroj, Xu Cuifang rolis kaj kiel patrino kaj kiel instruistino. Dank' al ŝia penado, 112 surda-mutaj infanoj ne nur povas paroli kaj interkomunikiĝi kun aliaj, sed ankaŭ eniris en ordinarajn lernejojn, kaj iuj eĉ trovis laboron. Ŝi persistas en sia penado kaj alportas esperon al malfeliĉaj familioj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 


Xu Cuifang trejnas surda-mutajn infanojn pri aŭdado kaj komprenado. 
 

Xu Cuifang instruas ĉinajn vortojn al la surda-mutaj infanoj. 
 

Xu Cuifang trejnas surda-mutan knabon pri aŭdado kaj memorado. 
 

Xu Cuifang manĝigas surda-mutan infanon. 
 
 
Xu Cuifang lavas surda-mutan infanon.
 

 Xu Cuifang kondukas surda-mutajn infanojn eksteren por amuzado. 
 

Xu Cuifang flikas litkovrilon de surda-muta infano. 
 

Xu Cuifang interparolas kun patrino de surda-muta infano. 
 

Xu Cuifang preparas en la hejmo donacojn por surda-mutaj infanoj, kaj ŝia edzo helpas ilian filon en lia lernado. 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng