2011-08-17 1. Universitataj studentinoj el Göttingen vizitis la Esperanto-Centron por fari intervjuon kun Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy pri la evoluo de Esperanto-urbo. La temo de ilia disertaĵo estas “Kiel aspektos Herzberg en la jaro 2020?” Ili ricevis abundan informon pri la utilo kaj uzeblo de Esperanto en la normala vivo de Herzberg.
2. En la ĉefstrato estis malfermita Esperanto-kafejo (kun oferto de ginsenga kaj aligustaj teoj kaj kelkaj kukospecoj) en la korto de la domo de lokaj entreprenistoj gesinjoroj Schicke. Ili uzas menukarton kaj varbŝildon sur la dommuro en Esperanto.
3. Esperantisto el Vieno, Amir Javadi, iama posedanto de Esperanto-Paradizo, aĉetis la malnovan hotelon Goldener Hirsch kaj translokiĝis al Herzberg. Li komencis renovigadi la konstruaĵon.
4. Esperantista familio el Pollando aĉetis 3-stelan hotelon Zum Pass en Sieber. Teresa Liberska jam de kelkaj monatoj loĝas en Herzberg kaj helpas la lernejan instruadon kaj agadas kiel administranto por ILEI.
5. Pluraj librodonacoj venis al la biblioteko de la Interkultura Centro Herzberg. Multan dankon al la donacintoj, ekz. al la Esperantista familio Klag el Aŭstrio, kiuj dum sia vizito persone transdonis pakaĵon en la Esperanto-Domo. Sube estas bildoj pri la eventoj.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
 Universitataj studentinoj el Göttingen intervjuas Peter Zilvar pri la evoluo de Esperanto-urbo. |
|
 Gazetartikolo pri Esperanto-kafejo |
|
 Gazetartikolo pri aĉetita hotelo Goldener Hirsch |
|
 Gazetartikolo pri aĉetita hotelo Zum Pass en Sieber |
|