Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
UEA devas eliri el sia morta spiralo
2011-08-18

de STEVEN BREWER

 

 

    Post la Universala Kongreso en Kopenhago, al Universala Esperanto-Asocio plu mankas aktualigita strategia laborplano. Dum la strategia forumo la diskuto pri la prioritatoj de la asocio okazis sur tre abstrakta nivelo. Same neniuj konkretaj decidoj pri la strategia plano estis faritaj de la komitato. Plu validas la plano akceptita antaŭ pli ol dek jaroj, kun la tri strategiaj prioritatoj "profesiiĝo, plijuniĝo, tutmondiĝo". Steven Brewer el Usono surloke sekvis la diskutojn en Kopenhago, kaj nun proponas por konsidero tri konkretajn paŝojn, kiuj laŭ li helpus al UEA eliri el la subeniranta spiralo: plividebligo de la organizaĵo, renovigo de la retejo, kaj travidebligo de ĉiuj decidoj.

 

    En la 19-a jarcento, la baroj de tempo kaj malproksimeco difinis, ke nur dungitoj povis ĉiutage trakti la bezonojn de organizaĵo. Plue, nur malmultaj reprezentantoj, kiuj havis la monon kaj tempon longe veturi (ekz. unufoje jare), povis rekte partopreni la gvidadon de la organizaĵo. Tiu divido de respondeco, inter gvidantoj kaj membroj, kondukis al la nuna situacio, en kiu kelkaj decidas pri "servoj" de la organizaĵo, dum la vasta plejmulto de membroj agas nur pasive. En la 21-a jarcento, sukcesaj organizaĵoj ebligas rektan kaj aktivan partoprenon de la membroj.

 

    En Supreniro kaj malfalo de Esperanto mi pritraktis kelkajn el la problemoj kiujn UEA kaj similaj organizaĵoj devas alfronti. En sekva artikolo, Esperanto estas, mi priskribis iomete la mesaĝon kiun ni devas komuniki al la cetera mondo. Ĉi tiu artikolo daŭrigas tiun diskuton kun priskribo de tri konkretaj paŝoj kiuj povas ekigi la transformiĝon de UEA de 19-a-jarcenta organizaĵo al io taŭga por la 21-a jarcento: plividebligi la organizaĵon, renovigi la retpaĝaron, kaj bonvenigi travideblecon por ĉiuj decidoj.

 

    Sukcesaj organizaĵoj en la 21-a jarcento allogas membrojn kiuj, per siaj aparteno kaj partopreno, volas uzi la organizan povon por antaŭenigi komunajn celojn. Tiu "organiza modelo" kuraĝigas membrojn alpreni aktivajn rolojn, trovi samideanojn pere de la organizaĵaj rimedoj, kaj ekkunlabori.

 

    Necesas ke UEA transiru al tia organiza modelo. Delonge, UEA liveras servojn al "membroj" kaj lasas la membrojn resti pli-malpli pasivaj. Laŭ la nova organiza modelo, la membroj ekuzu UEA por organizi kaj atingi siajn proprajn celojn. UEA restos nur ŝelo, se la plejmulto de niaj membroj restos nur ricevantoj de "servoj". Por ke UEA atingu ion, ĝi devas ebligi ke la membroj aktiviĝu kaj agu kune por atingi siajn celojn. Mi proponas tri konkretajn paŝojn por ebligi ke UEA adoptu organizan modelon:

 

    1. Plividebligi la organizaĵon;

 

    2. Renovigi la retpaĝaron por ebligi plenan partoprenon en la organizaĵo pere de la reto;

 

    3. Bonvenigi travideblecon por ĉiuj decidoj de la organizaĵo.

 

    Antaŭ kelkaj monatoj mi starigis la jenan enketon ĉe la retpaĝaro de Esperanto-USA: Kial vi aliĝas al UEA?. Kvindek homoj respondis - inter ili la plej aktivaj esperantistoj en Usono:

 

    Por subteni Esperanton 45% (25 voĉoj)

 

    Por la servoj 4% (2 voĉoj)

 

    Por ricevi Jarlibron 4% (2 voĉoj)

 

    Por la rabatoj 4% (2 voĉoj)

 

    Por ricevi la revuon Esperanto 2% (1 voĉo)

 

    Por esti delegito/komitatano 2% (1 voĉo)

 

    Mi ne aliĝas, pro la kosto 14% (8 voĉoj)

 

    Mi ne aliĝas, pro senutileco 13% (7 voĉoj)

 

    Kio estas UEA? 14% (8 voĉoj)

 

    Kion faras UEA en Usono? Ĉiuj membroj de Esperanto-USA estas "aligitaj membroj de UEA", sed oni nenion aŭdas pri tio. Esperanto-USA havas reprezentanton en la komitato, sed oni aŭdas nenion en Usono pri la ĉiutaga agado de UEA. Oni apenaŭ scias pri agado de UEA en Usono, kvankam ĝi fakte multon faras, ĉar eĉ estas en Novjorko oficejo de UEA, kiu plenumas la konsultajn rilatojn de UEA al Unuiĝintaj Nacioj. Tio enkondukas mian unuan paŝon:

 

    1. Necesas plividebligi la organizaĵon. Kiam ajn oni parolas pri Esperanto, plej bone estu io ankaŭ pri UEA. La markosigno kaj nomo de UEA aperu sur ĉiu retpaĝaro pri Esperanto kaj en ĉiu artikolo. UEA proponu kaj aperigu artikolojn en ĉiu Esperanta gazeto kaj revuo ĉiumonate. Ĝi malfermu sian retpaĝaron kaj alirebligu la enhavon de la revuo Esperanto por allogi kiel eble plej multe da vizitantoj al la retpaĝaro. La artikoloj estu serĉeblaj, aboneblaj per RSS-distribuo, kaj kompostitaj por la reto. Kaj tio alportas nin al paŝo du:

 

    2. Necesas renovigi la retpaĝaron. Bela kaj utila retpaĝaro estas nepre la plej grava vizaĝo kiun ĉiu organizaĵo montras al la mondo. Tio estas duoble grava por nia organizaĵo, ĉar multaj el niaj membroj neniam vizitos nian oficejon nek partoprenos kongreson. UEA bezonas la plej bonan, belan, kaj allogan retpaĝaron en la Esperanta mondo.

 

    Sed ni bezonas ion pli: Necesas ebligi plenan partoprenon ĉe UEA pere de la reto. De kie ajn en la mondo, eblu esti plenrajta membro kiu povas partopreni en ĉiu ero de UEA, kiel membro, delegito, komitatano, aŭ estrarano. UEA ebligu plenan partoprenon de ĉiuj por ke ĉiuj vidu kion faras la organizaĵo. Kaj kiujn decidojn ĝi alfrontas.

 

    La buĝeto kaj ĉiuj proponitaj decidoj de la estraro aŭ komitato aperu en la retpaĝaro antaŭ ol okazas voĉdonado. Kiam okazas voĉdonado, oni registru kiu voĉdonas por kaj kiu kontraŭĉiu decido, kaj tiun informon oni facile trovu aŭ laŭ decido aŭ laŭ komitatano/estrarano. Ĉio ĉi alportas al mia tria paŝo:

 

    3. Necesas bonvenigi travideblecon por ĉiuj decidoj de la organizaĵo. Ĉio devas esti publikigata kaj organizata ĉe la reto, kie la publiko povas vidi kaj komenti. Facile oni trovu la nunan kaj pasintajn buĝetojn, kaj facile eblu vidi de kie venas la mono kaj kien ĝi iras. Facile oni eksciu kio okazas diskute pri decidoj ĉe la organizaĵo. Facile oni sciu kiuj estas oniaj reprezentantoj ĉe UEA. Kaj UEA kuraĝigu ke ankaŭ landaj asocioj demokratiigu siajn decidojn, precipe por komitatano(j) kaj ĉefdelegito: tro ofte la sama homo plenumas tiujn postenojn dum jardekoj, sen ajna respondeco kaj sen klaraj indikoj pri sia agado.

 

    Notu ke en ĉio ĉi mi tute ne proponas tujan (aŭ ajnan) forigon de la "paperaj rimedoj" (la revuo Esperanto, Jarlibro, ktp) aŭ la servoj kiujn niaj membroj postulas. Ni bezonos ilin por tiuj (precipe maljunuloj) kiuj ne volos lerni la novan teknologion; kiuj loĝas en landoj kie la reto malfacile haveblas; kaj kiuj preferas resti pasivaj membroj.

 

    Malgraŭ tio, mi kredas ke sufiĉe rapide oni konstatos ke la kapabloj de la reto tiel superas tiujn, kiujn oni povas oferti per paperaj rimedoj, ke multaj homoj elektos uzi la reton ĉiaokaze. Ekzemple, ni nun pagigas organizaĵojn kiuj volas aperi en la Jarlibro: kia stulta fakto. Ju pli da organizaĵoj aperas en la Jarlibro, des pli utila ĝi estas. La fakto ke organizaĵoj kaj grupoj ne aperas en ĝi estas grava manko al ĝia utileco. Reta jarlibro ne devus aparte zorgi pri kostoj, nek pri spaco, nek pri komposto, nek pri presado. Ĝi simple povas celi kiel eble plejan utilon.

 

    Ŝajnas ke ju pli Esperanto furoras nun en la reto, des pli malmultaj homoj aliĝas al UEA, kaj iom post iom ĝi stagnas kaj mortas. Per tiuj tri paŝoj, UEA povas rompi la ĉenojn per kiu ĝi restas katenita al la 19-a jarcento kaj tiel aliĝi al la nova jarcento. Se oni unue scias ke UEA une ekzistas kaj estas aktiva, due scias ke ĝi proponas belan, allogan kaj efikan retpaĝaron, kiu vere uzindas por organizi, kaj trie scias ke ĝi estas malferma al partopreno je ĝiaj decidoj, kaj per ĉio ĉi fariĝas perilo de la voloj kaj deziroj de la esperantistaro, mi firme kredas ke, iom post iom, pli da homoj aliĝos kaj UEA povos eskapi la mortan spiralon en kiu ĝi troviĝas nun.

 

(El Libera Folio)

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng