2011-08-18
 Memorigaj moneroj |
La 16an de aŭgusto la Ĉina Popola Banko emisiis serion da memorigaj moneroj de mondaj heredaĵoj, la historia arkitektura komplekso "Inter la Ĉielo kaj la Tero" en Dengfeng. La serio konsistas el tri oraj kaj du arĝentaj moneroj, kaj ĉiu el ili estas leĝa mono.
La unua ora monero entenas 99.9% da oro, pezas unu kilogramon, diametrias 90 milimetrojn, kaj oni emisiis entute 200 ekzemplerojn. Sur ĝia dorso estas desegno de observatorio kun la ĉinaj ideogramoj de observatorio kaj la valoro.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|