Ekfunkciis tibeta elementa lernejo subvenciita de Ĉina Petrola kaj Kemia Korporacio
2011-08-18
Ceremonio pri finkonstruo de la elementa lernejo en Gubernio Baingoin de Tibeto
Lasttempe ekfunkciis elementa lernejo en gubernio Baingoin de Tibeto subvenciita de la Ĉina Petrola kaj Kemia Korporacio je 36 milionoj da juanoj. La lernejo situas sur altebenaĵo super la marnivelo de 4700 metroj, kaj pro tio ĝi fariĝis la plej alta lernejo monhelpita de alia loko en Tibeto.