Oni transformis ŝarĝaŭton en ruldomon per 130,000 juanoj
2011-08-18
Antaŭ nelonge aperis en Kunming de Yunnan-provinco ruldomo transformita el ŝarĝaŭto. Kvankam la ruldomo havas areon de nur 8.5 kvadrataj metroj, tamen ĝi enhavas necesajn elektrajn aparatojn, liton, ŝrankon, televidilon kaj akvovarmigilo. Estas ankaŭ kuirejo kaj necesejo en ĝi. Oni povas kuiri, baniĝi, dormi, televidi kaj retumi. Mastro de la ruldomo diris, ke li pagis malpli ol 130,000 yuanojn por la transformado de ŝarĝaŭto en ruldomon.