Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Fondiĝis la Popola Asocio por Argentino-Ĉina Amikeco
2011-08-19


La du flankoj subskribss koncernan interkonsenton 

 

    Lastatempe, oficiale fondiĝis la Popola Asocio por Argentino-Ĉina Amikeco en Buenos-Ajreso, ĉefurbo de Argentino en Suda Ameriko.

 

    La fondiĝa ceremonio okazis en la ambasadorejo de Ĉinio en Argentino kaj ĝin ĉeestis ĉina ambasadoro en Argentino Yin Hengmin, ĝenerala sekretario de Ĉinio-Latinamerika Asocio por Amikeco, Wang Hongqiang kaj la prezidento de la Popola Asocio por Argentino-Ĉina Amikeco Norberto Feldman kaj aliaj reprezentantoj de diversaj kampoj.

 

    Dum la fondiĝa ceremonio, Ĉinio-Latinamerika Asocio por Amikeco kaj Popola Asocio por Argentino-Ĉina Amikeco subskribis framan interkonsenton pri kunlaboro, kiu diris, ke la du flankoj kune klopodos por akceli interkomunikadon de la du landoj en kampoj de politiko, ekonomio, sportoj kaj kulturo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua

 

 

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng