Frumatene en la 18-a de aǔgusto la unuaj urĝaj humanismaj savmaterialoj de Ĉina Ruĝa Kruco estis transportataj el la ĉina municipo Tianjin al Libio kaj en sekvanta tago atingos Benghazi de Libio. La unuaj savmaterialoj pezas 90 tunojn, inkluzive de rizo, kuiroleo kaj medicinaĵoj. Ĉina Ruĝa Kruco en grupoj liveros al Libio urĝajn humanismajn savmaterialojn de 50 milionoj da juanoj.