2011-08-19
 Joe Biden atingis Pekinon. |
|
 Joe Biden rigardas korbopilkan amikecan matĉon inter Ĉinio kaj Usono en la Olimpika Sporta Centro de Pekino. |
La 17-an de aǔgusto, laǔ invito de ĉina vicprezidanto Xi Jinping, usona vicprezidento Joe Biden atingis Pekinon kaj komencis sian 6-tagan viziton en Ĉinio. Tio estas lia unuafoja vizito al Ĉinio post lia vicprezidentiĝo.
Ekde la sukcesa vizito de ĉina prezidanto Hu Jintao al Usono komence de la kuranta jaro, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ĝenerale tenas bonan disvolvan tendencon. Oftaj reciprokaj vizitoj de la dulandaj altranguloj montras, ke Ĉinio kaj Usono multe atentas disvolviĝon de la duflankaj interrilatoj kaj esperas profundigi reciprokajn konojn kaj la gravan komunan konon atingitan de la dulandaj ŝtatestroj pri disvolviĝo de la interrilatoj de Ĉinio kaj Usono.
La du flankoj diskutos ĉefe pri usona ŝuldo-krizo kaj ĝia influo al tutmonda ekonomio kaj sekureco de ĉina aktivo en Usono, vendo de militarmiloj al Taiwai kaj aliaj problemoj koncernaj kernajn interesojn de Ĉinio.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|