2011-08-19
 Gazetartikolo pri Esperanto-kafejo
|
En la ĉefstrato de urbo Herzberg estas malfermita Esperanto-kafejo (kun oferto de ginsenga kaj aligustaj teoj kaj kelkaj kukospecoj) en la korto de la domo de lokaj entreprenistoj gesinjoroj Schicke. Ili uzas menukarton kaj varbŝildon sur la dommuro en Esperanto.
Esperantisto el Vieno, Amir Javadi, iama posedanto de Esperanto-Paradizo, aĉetis la malnovan hotelon Goldener Hirsch kaj translokiĝis al Herzberg. Li komencis renovigadi la konstruaĵon.
Esperantista familio el Pollando aĉetis 3-stelan hotelon Zum Pass en Sieber. Teresa Liberska jam de kelkaj monatoj loĝas en Herzberg kaj helpas la lernejan instruadon kaj agadas kiel administranto por ILEI.
(el Ret-Info)
Redaktoro: Chen Ji |