Ĉina vicĉefministro Li Keqiang partoprenis ceremonion por festi la cent-jaran datrevenon de la Hongkonga Universitato
2011-08-19
Li Keqing en la ceremonio
La 18-an de aŭgusto ĉina vicĉefministro Li Keqiang en Hongkongo partoprenis la ceremonion por festi la centjaran datrevenon de Hongkonga Universitato. En la nomo de la centra registaro li esprimis varman gratulon al HKU. Li alte taksis la kontribuojn faritajn de la universitato al la prosperoj de Hongkongo kaj la ŝtato kaj donis al la lernantoj, lernintoj kaj instruistaro sian belan bondeziron.