Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Parolado de Hu Jintao memore al la 90-jariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio
2011-08-19

    En la estonteco ni devas daŭre garantii kaj plibonigi la popolan vivon, energie akceli konstruadon de la socialisma harmonia socio.

 

    Por atingi la grandan celon — plenampleksa konstruado de bonhava socio, estas necese garantii kaj plibonigi popolan vivon kaj akceli socian harmonion. Ni devas bone fari la socian konstruadon, akceli la harmonian disvolvon ekonomian, politikan kaj kulturan surbaze de la strategia bezono pri protekto de la fundamentaj interesoj de la vastaj popolamasoj kaj longtempa bonordigo kaj sekureco de la lando.

 

    Por akceli socian disvolvon, ni devas energie garantii kaj plibonigi la popolan vivon, kaj fari grandan penadon por solvi la plej atentatajn kaj realajn problemojn de la popolo. Ni devas garantii, ke la disvolvo estas destinata por la popolo kaj plenumata de la popolo, kaj la popolo ĝuas la disvolvan frukton. Ni devas fortigi la sisteman aranĝon por garantii kaj plibonigi la popolan vivon, preni akceladon de dungiĝo sur la antaŭan lokon de ekonomia kaj socia disvolvo, rapidigi disvolvon de edukado, socia garantio, kuracaj kaj higienaj aferoj, konsrtruo de garantiataj domoj kaj aliaj sociaj projektoj. Ni devas akceli egalecon de ĉiuj popolanoj en ĝuado de baza publika servo, fari kiel eble plej multe por reguligi enspezan distribuadon, firme teni la principon de komuna riĉiĝo, kaj strebi por garantii la popolon ĝui rajtojn en edukado, laboro, kuracado, maljunula vivtenado kaj loĝado.

 

    Ĝusta solvado pri la rilatoj inter reformado, disvolvo kaj stabileco kaj realigo de ilia unuigo estas gravaj gvidaj principoj por rikolti sukceson de socialisma modernigo de Ĉinio en la tuto. Disvolvo estas tre grava, kaj ankaŭ tenado de stabileco estas grava. Sen stabileco, ni povas fari nenion, kaj eĉ la gajnitaj fruktoj povas perdiĝi. Ne nur la membroj de la Komunista Partio de Ĉinio, sed ankaŭ la tuta popolo devas memori tion.

 

    La nuna Ĉinio trapasas la senprecedence vastan socian ŝanĝiĝon. Alportante grandan vivecon al la ŝtataj disvolvo kaj progreso, tiu ĉi ŝanĝiĝo alportas ankaŭ malfacilojn kaj problemojn al ni. La sociaj kontraŭdiroj estas baza forto akcelanta socian disvolvon. Ni devas obei la socian regulon pri disvolvado, kaj rekte alfronti kontraŭdirojn inter popoloj kaj bone solvi ilin kaj aliajn sociajn kontraŭdirojn, redukti kaj forigi tiujn kontraŭdirojn per konstruado de materiala bazo, fortigi spiritan forton, pliperfektigi politikojn kaj rimedojn kaj provizi plifortan sisteman garantion. Ni devas vigligi socian vivforton kiel eble plej efike, kaj maksimume multigi harmoniajn elementojn kaj malmultigi la malharmoniajn kiel eble plej bone. Ni devas fortigi socian administradon en iniciata maniero, fondi la socialisman socian administran sistemon kun ĉinaj trajtoj gvidata de la partio, respondecata de la registaro, helpata de la socio kaj ĉeestata de la ordinaraj popolanoj. Ni devas tutflanke altigi sciencan nivelon de socia administrado, garantii pacon kaj feliĉon de popolo, stabilecon kaj harmonion de socio.

 

    Firma naci-defendo kaj forta armeo garantias ĉinajn suverenecon, sekurecon kaj teritorian integrecon. Ni certe kunordigas la ekonomian disvolvon kaj konstruadon de naci-defenda kapablo, daŭrigas la disvolvan vojon kun ĉinaj trajtoj, kiuj kontentigas bezonadon de militistoj kaj civiluloj, kaj akcelas la kunan prosperon de ekonomio kaj armeo kaj en la procezo de plenampleksa konstruado de bonhava socio realigi la nacian reprosperiĝon kaj armean potenciĝon. La armeo devas plenumi sian historian mision en la nova periodo de la nova jarcento. La scienca disvolvo de nacia defendo kaj armeo estas ĉefa gvidlinio sekvata de ni, kaj la unueco estas akceli ŝanĝon en la maniero altiganta batalpovon de armeoj. Ni devas intensigi nian laboron por konstrui revolucian, modernan kaj normalan armeon. Ni devas agi laŭ la fundamenta principo — la partio absolute gvidas la armeon, kaj laŭ la baza celo — la armeo estas popola armeo, kulturi la kernajn valorajn nociojn de nuntempaj revoluciaj armeanoj. Estas grava, ke disvastigi kaj fortigi preparadon de milita batalo, konduki armean ekzercon sub la informa kondiĉo, altigi iniciatan kapablon de naci-defenda scienco, tekniko kaj armilo. Ni devas rapidigi tutflankan disvolvon de moderna loĝistika servo, trejni altkvalitan novtipan militan talenton, aktive kaj stabile akceli reformadon de nacia defendo kaj armeo. La armeo certe funkcias strikte kaj laŭleĝe. La armeo devas amplekse plialtigi sian kapablon por plenumi diversajn militajn taskojn, kaj plej grava estas venki limigitan militon sub la informa kondiĉo. Ni devas rapidigi konstruadon de moderna armita polico, kaj ankaŭ devas profundigi publikan edukadon pri nacia defendo, fortigi konstruadon de naci-defenda mobilizo kaj rezervaj fortoj, kaj plifortigi kaj disvolvi unuiĝon inter la armeo kaj registaro, kaj inter la armeo kaj popolo.

 

    Ni devas senŝanĝe efektivigi la principon "Unu lando kun du sistemoj", kaj laŭ la principo de alta aŭtonomeco, "hongkong-anoj administras Hongkong" kaj "makao-anoj administras Makao". Per ĉiuj fortoj ni subtenas la registarojn de Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj Makao-a Speciala Administra Regiono laŭleĝe administri, disvolvi ekonomion kaj plibonigi popolan vivon. Ni akcelos interkomunikadon kaj kunlaboron de Hongkong, Makao kaj la ĉeftero, unuiĝi kun ĉiuj fortoj patriotaj, amantaj Hongkong kaj Makao, kaj daŭrigos longtempan prosperon kaj stabilecon de Hongkong kaj Makao. Ni devas firme teni la ĝeneralan celon akcelantan pacan disvolvon de rilatoj tra Taiwan-markolo, profundigi interkomunikadon kaj kunlaboron de la du bordoj en ĉiuj kampoj, plivastigi interkomunikadon de la du bordoj. Ni devas kune batali kontraŭ aktivado de separatistoj por "Taiwan-a sendependiĝo", strebi por la feliĉo de la samlandanoj ambaŭflanke de la Taiwan-a markolo kaj por la brila estonteco de la tuta ĉina nacio.

 

Esperantigita de Li Jianhua

 

 

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng