Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ilei-sekcioj aktiviĝas en Ĉinio
2011-08-19

 
 
 

 

    Post la sukcesa okazo de la 44aKonferenco en kopenhago, ILEI tuj aktiviĝas en orienta Azio. De la 12a ĝis la 15a de Aŭgusto 2011, iniciate de ĉina, japana kaj korea sekcioj de ILEI, la 1-a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) okazis en la renoma Tianjin-a Fremdlingva Universitato en Ĉinio, kun pli ol 70 partoprenantoj el Koreio, Japanio, Mongolio, Brazilo kaj Ĉinio, el kiuj troviĝas pli ol 30 junulaj precipe studentaj vizaĝoj.

 

    Je la 9a horo de la 12a de Aŭgusto, la seminario estis malfermita. Prof. Dr.Arko, ĉina sekciestrino de ILEI, korea sekciestro s-ro Lee Jung-Kee kaj komisiitino de japana sekcio s-ino Hoĝimoto Ricko salutis seminarianojn. Arko laŭtlegis salutvortojn de la prezidanto de ILEI, s-ro Stefan MacGill. S-ro Wang Minhao el Ĉinio laŭtlegis salutajn vortojn el vicprezidanto de ILEI s-ro Radejica Petroviĉi, eksprezidanto de UEA s-ro Renato Corsetti, s-ino Grosjean Mireille, ĈEL, EPĈ, ĈRI ktp.

 

    Post la inaŭguro, tuj komenciĝis ĉefaj programoj-prelegadoj. Pli 10 seminarianoj faris prelegojn. S-ro Lee Jungkee unue faris prelegon pri “Esperanta Kurso en Koreio kaj ĝia instrumetodo", li prezentis la esperantan edukan situacion, proponis pli bonan instrumetodon el sia sperto, ekzemple, efike varbi, pli bone instrui ktp. Per la Zamenhof-a vorto li resumis sian sperton: semas, semas kaj semas. S-ino Arko faris prelegon kun la titolo “Ĉu al azianoj eblas paroli Esperante ene de monato?". Ŝi proponis BEK-kurson kreitande s-ro Dennis Keef, montris multajn fotaĵojn el la 1-2ajVintraj Esperantaj Kursoj en Ĉinio gviditaj de s-ro Dennis Keef kune. La kursanoj perfekte flue parolis Esperanton ene de monato, kondiĉe ke ili estis junaj ge-studentoj kaj jam lernis eŭropan lingvon. S-ro Wang Minghao faris prelegon kun titolo “Miaj pensoj pri Esperanto-Instruado”. Li atentigis gravecon por konigi al lernantoj la celon de esperanta instruado kaj internan idealon de Esperanto. Poste li demonstris instruajn metodojn kune kun s-in Hoĝimoto Ricko el Japanio. La demonstroj forte allogis seminarianojn, precipe la junulojn. S-ro Nema el Koreio faris prelegon “Muron de vortoj, kiel transsalti azia lernanto". Li diris, ke por eŭropanoj, 60-70% vortoj el PIV estas familiecaj, kaj por azianoj, preskaŭ 100% da vortoj el tiuj estas nefamiliecaj. Li diris, ke instruistoj devas liveri por aziaj kursanoj vortlistojn kaj vortkestojn laŭ ofteco. S-ro Tieko el Japanio kun la titolo “Malfacilaĵoj por japanoj en la lernado de Esperanto”, prelegis pri la karakteriza sinteno de japanoj por lernado de fremdaj lingvoj ĝenerale kaj de Esperanto, pri diversaj malfacilaĵo / problemoj en la lernado de Esperanto, kaj rimedoj/manieroj pli taŭgaj por la plialtigo de komunikkapablo al lernantoj. S-ro Li Weilun el Ĉinio kun la titolo “Esperanto-instruado en ĉinaj altlernejoj”, parolis ke plej efika instruo de Esperanto estas instrui en altlernejo. S-ro Belmonto el Japanio prezentis esperantan Radio-Ĉerizon (http://paramirado.com ), kaj instruis metodon por aŭskulti kaj registri paroladon. S-ro Zhang Changsheng el Ĉinio prezentis sian sperton pri instruo de Esperanto en diversaj lernejoj kaj ĝia praktiko por ĜemeligiDongfang-Elementa Lernejo kun japana Elementa Lernejo Yosumi. S-ro Han Zuwu el Ĉinio kun la titolo “Kiel altigi la Esperantan nivelon en Ĉinio”, analizis ĉinan lingvan nivelon kaj problemon, montris metodon altigi Esperantan nivelon. S-ino Huĝimoto Ricki el Japanio prezentis sian supermezlernejon, kie ŝi instruas Esperanton. S-ro Miaohui, majstro de ĉina monaĥejo, analizis situacion de ĉina Esperanta instruado kaj prezentis solvajn vojojn.

 

    Dum la konferenco okazis kunsido de la tri landaj sekcioj, ankaŭ mongolaj kaj brazilaj kolegoj partoprenis. Oni decidis ke la 2a ILEI-seminario en Orienta Azio kiel speciala programero paralele okazoskun la45a ILEI-konferenco, tamen nur 4 horojn por du serioj. La Kunsidantoj proponis DVD-kursojn, skajpo-kunligon inter landaj ILEI-sekcioj, komunajn E-kursojn kaj kunlaboron por bone gastigi la 45an konferencon en Ĉinio. S-ro Lee Jungkee diris, ke se la konferenca preparo malsukcesus, ankaŭ koreaj kaj japanaj kolegoj hontus. Ĉe fermo de la seminario s-ro Trezoro, sekretario de ILEI, faris paroladon, raportis la sukcesan konferencon en Kopenhago, esprimis pretecon de ILEI kunlabori kun esperantaj kaj neesperantaj personoj kaj organizoj, kaj prezentis dankonal kvinlandaj kolegoj.

 

    Malsamaj naciuloj kun kvin gepatraj lingvoj, parolis komunan lingvon Esperanto, ĝuis harmonian etoson, amuzajn interkonajn vesperojn, gajajn tostojn, kunfotadojn, vesperajn pejzaĝojn en la urbo, noktan boatan ekskurson sur rivero Haihe, kantojn, dancojn, grupajn ludadojn, amikecan babiladon, duontagan ekskurson tra la urbo kaj dutagan ekskurson ĉirkaŭ la urbo. S-ino Ojumceceg el Mongolio instruis la metodon manfari belajn kaj interesajn hundetojn, ĉevalojn, tigrojn kaj diversajn artaĵojn, kiuj ege plaĉis al la partoprenantoj.

 

    Antaŭ la seminario, la 1-a somera E-kurso komenciĝis en la 8-a de aŭgusto, pli ol 30 studentoj ĝin partoprenis, s-ro LiuBaoguo el Ĉinio kaj s-ino Natura el Koreio instruis bazlecionon, akademiano s-ro Laŭlum instruishistorionde la Esperanta literaturo. La kursanoj partoprenis la seminarion ekde la inaŭguro. Interesatoj povos vidi fotaĵojn pri tiuj ĉe

 

    https://picasaweb.google.com/103383059690917718548

 

Trezoro(ELEI), sekretario de ILEI

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng