Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La 96-a Universala Kongreso en Kopenhago (Danio)
2011-08-22

Rolland Accomiato (Francio)

 

    La 96-a UK okazis en Kopenhago de la 23-an ĝis la 30-an de julio, en la “Palaco de la Kongresoj” perfekte ekipita por akcepti tian grandan manifestacion.

 

    UEA registris 1458 personojn el 66 ŝtatoj. La nombro de la partoprenintoj estis iomete malpli pro la forpasoj kaj la forlasoj de kelkaj gesamideanoj, antaŭ la 20-a de julio en la jaro 2011.

 

    Sur la bazo de la konataj kaj oficialaj informoj, estas eble precizigi la jenon:

 

    - Kvin unuaj naciaj delegacioj (ekde 70 personoj)

    Francio 11,9 %

    Germanio 10 %

    Japanio 7,4 %

    Danio 6,7 %

    Polio 4,9 %

 

    - Dispartigo laŭ la kontinentoj:

    Afriko 0,6 %

    Amerikoj 9 %

    Azio 13,6 %

    Eùropo 76,8 %

 

    La temo de la Kongreso estis “Internacia jaro de la junularo: dialogo kaj interkomprenemo” laŭ la demando de la Unuiĝintaj Nacioj por la jaro 2011.

 

    Ĉi-poste ni ekzamenu la diversajn aktivaĵojn de la Kongreso.

 

    A - Malfermo (solena inaŭguro).

 

    Ĝi okazis dimanĉe, la 23-an de julio, laŭ la kutima protokolo, en la salono Zamenhof. Sur la podio sidis reprezentanto de la urba konsilantaro, inter la oficialuloj de la esperantista tutmonda movado.

 

    Sur la honoraj seĝoj de la publiko sidis kelkaj diplomatoj en posteno en Danio. Estis legita la mesaĝo de Iirina BUKOVA ĝenerala Direktorino de Unesko.

 

    B - Disvolvigo de la Kongreso

 

    Kiel kutime, la kongreso-popolo havis je sia dispono ĉiujn konferencojn, kunsidojn kaj aktivaĵojn kiujn la fekunda homa spirito povis imagi por allogi la gesamideanojn al la amika, instrua, kolega kaj distra fontoj kiuj ĉiam konsistigas la kongresan esperantistan vivon.

 

    Tamen, krom la profesiaj aŭ samopiniaj kunsidoj, estas nepre necese distingi la sekvantajn fazojn kiuj ilustris la fortajn momentojn de tiu jara tutmonda Kongreso, tiel estas:

 

    - La 64-a sesio de Internacia Kongresa

 

    Universitato (IKU) kiu konsistis -sine de la Kongreso- el nombraj prelegoj pri la kongreso-temo kaj aliaj kulturaj temoj, kursoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).

 

    Ĉiuj prelegantoj estas talentaj homoj bone konataj de la esperantistaro.

 

    - La kunsidoj de UEA-instancoj kiuj reprezentas gravajn momentojn por ekzameni la agadon de la Asocio en 2010 kaj planizis la estontan agadon laŭ la demokratio-reguloj.

 

    Notinde estis ankaŭ la elekto de tri honoraj membroj de UEA tiel estis la samideanoj: Detlev BLANKE (Germanio), Renato CORSETTI (Italio) kaj Rob MOERBEEK (Nederlando).

 

    - La pliprofundigo de la homara sciado dank’al multaj prelegoj, konferencoj, prezentoj, simpozioj rilate la ĉiutagan vivon de la popoloj, iliajn dezirojn, iliajn timojn, permesante kompreni kaj kapti la malsimilajn facetojn de ilia personeco.

 

    - La esperantologio.

    . Pliperfektigo de la lingvo-praktiko,

    . Ekzamenoj,

    . Pluraj konferencoj.

 

    - Belartaj Konkursoj (oratora arto, literaturo, ktp.),

 

    En tiu rubriko, estas eble indiki la jenajn rezultatojn:

 

    Poezio= unua premio al Jorge Camaĉo Cordon (Hispanio),

 

    Prozo= unua premio ne aljuĝita; dua premio al Sten Johansson (Svedio);

 

    Teatraĵo= unua kaj dua premioj ne aljuĝitaj. Tria premio al Doron Modan (Israelo);

 

    Kanto = Unua premio ne aljuĝita; dua premio al Rogerio Borges kaj Eric Languillat (Francio);

 

    Filmo = Unua premio al Roman Dobrzynski (Polio).

 

    Infanlibro de la Jaro= Avo Paulo; verkita kaj eldonita de Margrit Vollertsen Diewerge (Germanio).

 

    - Movada Foiro.

 

    Kiel kutime en ĉiu UK, proksimume 80 asocioj prezentis la panoramon de siaj aktivaĵoj kaj dialogis kun la gesamideanoj kiuj amase vizitis ilin.

 

    - La spektakloj kaj manifestacioj.

    . nacia vespero = okazis en la parko Tivoli bone konata tutmonde. Estis bone aprezita de la gekongresintoj tre entuziasmaj.

    . internacia koruso kiu sub la direkto de Alan Biŝop regalis la publikon per sia perfekta regado de la kanto-arto malgraŭ la fakto ke la gekantistoj provludis nur dum la kongreso veninte el la diversaj partoj de la planedo.

    . internacia arta vespero = Ĉiam ŝatata de la publiko kaj markita notinde per la partopreno de aziaj grupetoj: Ĉinio (nekonata bonega kantistino), Indonezio, Nepalo kaj Japanio.

    .Teatraĵoj kaj koncertoj = Por tiuj lastaj, rimarkindaj estis la duopoj Kajto kaj “Jomart kaj Nataĉa”.

    .Kongresa balo kiu ĉiam allogas multe da personoj kaj generas bonegan etoson.

    .Farandolo (gaja procesio,dancanta irado) en la stratoj de Kopenhago, fare de cento da geesperantistoj kiuj havis ĉirkaŭ la fronto blankan tukon permesinte konigi Esperanton kaj en la dana, la identecon de la geportintoj (lando, lingvo parolata...). Malgrau la pluvo, la manifestacio estis tre sukcesa.

    .Filmoj = du filmoj pri Esperanto (origino, nuntempa vivo de Esperanto...) estis prezentitaj al la publiko kiu tre aplaŭdis ilin.

    .Aŭkcio = Majstre animita de S-ro TONKIN kies ne plu estas necese substreki viglecon kaj lertecon por kapti la atenton de ĉiuj dum la prezentado de la diversaj objektoj.

 

    -La ekskursoj =

    Feliĉe ne pluvis, merkredon (la ekskurso-tago).

    Tiamaniere, la gepartoprenintoj ĝuis la diversajn ekskursojn organizitajn Por tiuj kiuj okazis dum la aliaj tagoj, la guteta pluvo eble ĝenis kelkafoje la promenadon, sed ĉio bonhumore okazis.

 

    - La infanoj =

    Ilia interveno altigis, kiel kutime, la nivelon de la fermo de la kongreso rilate la emocion kaj la entuziasmon kiujn kreis en la salono Zamenhof ilia belega perspektivo de la estonteco de Esperanto.

    Ili estis varmege aplaŭditaj pro siaj kantoj kaj perfekta sinteno dank' al la sindonemo de la gesamideanoj kiuj zorgis kaj bonege gvidis ilin.

 

    Konklude estas grave substreki ke:

    - Ĉiu U.K. estas la pruvo ke la movado estas vivanta kaj estas ĉiam la plej granda jara evento en Esperantio. La partopreno de ĉiuj tendencoj de la esperantistaro estas necesega.

    -La Loka Kongresa Komitato (LKK) kaj siaj gekunlaborantoj plenumas ĉiam preman, pezegan taskon necesigante la partoprenon de pluraj dekoj da sindonemaj kaj fervoraj gesamideanoj.

 

    Rendevuo en Hanojo (2012) kaj Rejkjaviko (2013) por la venontaj UK.

 


Kongresejo 
 

Malfermo 
 

Koncerto Kajto 
 

Akceptejo 
 

Koncerto Jomart et Natacha 
 

fermo 
 

fermo 
 
 
fermo
 

fermo 
 

Infanoj dum fermo 
 

Infanoj dum fermo 

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng