2011-08-22
La 20-an de aǔgusto inaǔguriĝis en Lhasa de Tibeto, Ĉinio, la 3-a Ĉina Forumo de Tibetaj Kulturoj kun la temo "Heredigo kaj Disvolvado de la Tibetaj Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj".
La forumo estas aranĝita de la Ĉina Asocio por Protekto kaj Disvolvado de Tibetaj Kulturoj fondita en 2004 kaj akirinta la statuson de speciala konsultanto en la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN en 2007. La asocio sukcese okazigis en Pekino kaj Katmanduo la 1-an kaj 2-an forumojn en la jaroj 2006 kaj 2007, kiuj akiris grandan reagon en- kaj eskterlande.
La inaǔguron de la 3-a forumo ĉeestis pli ol 400 homoj inkluzive de ĉinaj kaj alilandaj fakuloj, erudiciuloj, eminentuloj de elmigrintaj ĉinaj junuloj, respondeculoj de amaskomunikiloj, famaj entreprenistoj kaj instruistoj kaj studentoj el la Tibeta Universitato.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|