2011-08-22 de ADJE ADJEVI (Lomé, Togolando, adjeviaĈEyahoo.fr )
Karaj geesperantistoj afrikaj kaj eksterafrikaj,
Nome de la Afrika Komisiono de UEA (AK), mi skribas tiun ĉi mesaghon, por atentigi vin pri niaj agadoj kaj pri la neceso, ke vi plu subtenu niajn laborojn per donacoj al la Afrika fondaĵo che UEA [laŭ la kutimaj pagmanieroj indikitaj en la jarlibro].
Kiel vi sendube povis noti, ekde la pasinta februaro, la agadoj de AK evoluas en kontentiga maniero. Ni ankaŭ per financa helpo de ILEI sukcesis aranĝi seminariojn en Kinshaso, Kongo kaj en Rumonge, Burundo por estontaj instruistoj de Esperanto. Ni dissendis instruilojn al unuopulaj esperantistoj, grupoj kaj asocioj en Benino, Sudafriko, Ugando ktp. Ni mem produktis informilojn, kiuj estis disdonitaj dum la ĵus pasinta kopenhaga UK.
Kiel unu el la gvidaj ideoj de nia Komisiono, ni priatentas landajn asocion kaj grupojn, liverante al ili niajn simplajn lernilojn kaj informilojn. Krom perkorespondaj kursoj, okazas ĉeestaj kursoj en Burundo, Togolando, Sudafriko sub gvido de komisionanoj kaj en multegaj aliaj afrikaj landoj kun lokaj gvidantoj. Ni atentigas pri la bezono por ĉiu landa asocio afrika provizi sin per informiloj, kaj ni eĉ pretas helpi en la kompostada laboro. Afrika Komisiono pere de la Afrika Oficejo kreis kaj plu kreas retpaĝaron al landaj asocioj kaj grupoj, se ili liveras la materialon. La edukado estas ĉiam granda zorgo de AKanoj kaj ni konsilas al afrikanoj uzi retajn esperanto-kursojn en nia paĝaro http://www.esperanto-afriko.org/ . Mallonge, ni provas en ĉiuj kampoj teni viglaj landajn grupojn kaj asociojn en Afriko. Ni alvokas al vi ĉiuj, ĉefe al eksterafrikanoj por ke vi sendu librojn al Afriko.
La realigado de tiuj ĉi niaj planoj kostas monon, kaj ni petas vin, denove bonvoli plialtigi viajn donacojn al nia Komisiono.
Ĉar ni opinias ke virinoj en la afrika movado devus esti pli atentataj, kiel komunan projekton ni ankaŭ subtenas seminarion de virinoj en DR Kongolando venontjare. Certe multaj el vi jam legis pri tio en diversaj listoj. Tamen ni ŝatus rememorigi, ke ĉiuj kontribuoj tiukadre estas bonvenaj ĉe la sama Afrika fondaĵo kun la indiko virina seminario.
Ni ne malpli dankas por viaj diversaj subtenoj al la Afrika Komisiono.
Samideane,
La Kunordiganto:
Adjé Adjévi
Adjévi ADJE
06 BP.61807, Lomé, TOGO
Telefono:+228 9257549
E-poŝto: adjeviaĈEyahoo.fr .
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua |