Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Parolado de Hu Jintao memore al la 90-jariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio
2011-08-22

    Kamaradoj kaj amikoj, pririgardante la tutan mondon, ni certiĝis, ke paco, disvolvo kaj kunlaboro restas ĝenerala tendenco de nia epoko, sed ni alfrontas multajn defiojn en nia laaborado por akceli mondajn pacon kaj disvolvon. Kune ĝui la ŝancojn por disvolvo, kune trakti riskojn por konstruado de harmonia mondo kun longtempa paco kaj komuna prospero estas la komuna volo de ĉiuj popoloj.

 

    La Komunista Partio kaj Ĉinio kaj la ĉina popolo estis kaj estas pozitiva forto por mondpaco kaj disvolvo. Kontribuo al la tuta homaro estas solena promeso farita de KPĈ kaj la ĉina popolo antaŭ longe. Ni faros senlacan klopodon por la nobla afero de paco kaj disvolvo de homaro, kaj strebos por fari novan kaj pligrandan kontribuon al la tuta homaro.

 

    La ekstera politiko de Ĉinio celas defendi mondpacon por kuna disvolvo. Ni daŭre persistos en sendependa ekstera politiko de paco, senŝancele iros sur la paca disvolva vojo, sekvos la malferman strategion de komuna profito. Ni disvolvos amikecon kaj kunlaboron kun ĉiuj aliaj landoj surbaze de la Kvin Pricipoj de Paca Kunekzisto, subtenos justajn postulojn kaj komunajn interesojn de evoluantaj landoj, aktive partoprenos plurflankajn aferojn por ke la internaciaj politika kaj ekonomia ordoj estu pli justaj kaj raciaj. Ni firme praktikos la bazan ŝtatan politikon de pordmalfermo, plibonigos nian malferman ekonomian sistemon por levi la nivelon de nia malferma ekonomio. Ni daŭre fortigos reciprok-utilan kunlaboron kun ĉiuj aliaj landoj de la mondo, daŭre kontribuos por kuna disvolvo de ĉiuj landoj de la mondo surbaze de sia propra paca disvolvo.

 

    Surbaze de la principo pri sendependo, tuta egaleco, reciproka respekto, neinterveno en la internaj aferoj, la Komunista Partio de Ĉinio faros interkomunikadon, kunlaboron, kaj reciprokan lernadon de administra sperto kun politikaj partioj kaj organizoj de ĉiuj aliaj landoj kaj regionoj de la mondo por akceli la rilaton de Ĉinio kun aliaj landoj.

 

    La 90-jara historio de nia partio konigas, ke de la naskiĝo ĝis hodiaŭ la Komunista Partio de Ĉinio ĉiam reprezentas la junulojn, gajnas ilian koron kaj ĝuas ilian subtenon. Li Dazhao, unu el la iniciatintoj de la Komunista Partio de Ĉinio, alvokis, ke la gejunuloj dediĉu sian junecon al mond-civilizo, feliĉigo de la homaro por krei junan mondon. Inter la iniciatintoj de nia partio kaj sekvantaj partianoj, ili plejparte komunistiĝis jam ĉe la juneco, kaj decidis dediĉi sian vivon al la aferoj de la partio kaj popolo. En nia partio, ekzistas multegaj viglaj junuloj kun nobla idealo kaj alta pasio, tio estas grava garantio al nia partio por resti fortika kaj juneca en la pasintaj 90 jaroj. La junuloj reprezentas ne nur la perspektivon de Ĉinio kaj esperon de ĉinaj nacioj, sed ankaŭ tiujn de nia partio. La tuta partio devas prizorgi ilin, aŭskulti ilian aspiron, kuraĝigi ilian kreskon kaj subteni ilin en ilia entreprenado. Ne nur nia partio sed ankaŭ nia patrolando jam metas grandajn esperojn sur ilin. La junularo de Ĉinio devas klare scii pri la glora historio kaj granda procezo de senĉesa batalo farita de la ĉina popolo kaj ĉina nacio, ami niajn grandan ĉinan nacion, firmigi idealon kaj kredon, gajni scion kaj lertecon, disvolvi moralan honestecon kaj firman volon, kaj prepari sin por malfacila laboro, tiel, ili povas sufiĉe elvolvi sian talenton kaj elmontri la viv-valoron sur la granda scenejo de la vivo, kaj ilia juneco brilu en la aferoj de la partio kaj popolo.

 

    Kamaradoj kaj amikoj, antaŭ 90 jaroj la Komunista Partio de Ĉinio havis nur dekojn da membroj. Tiam, Ĉinio estis malriĉa kaj subevoluinta lando kaj la popolo vivis malfeliĉe. Hodidaŭ, la Komunista Partio de Ĉinio jam havas pli ol 80 milionojn da membroj, kaj Ĉinio estas prospera kaj ĝia popolo vivas feliĉe.

 

    Ĉiuj atingoj de nia partio en la pasintaj 90 jaroj estas faritaj de la partio kune kun la popolo, kaj ni neniam forgesu ke la popolo estas veraj herooj. Ni havas motivojn fieri pro la fruktoj akiritaj de la partio kaj la popolo, sed ni havas neniun kaŭzon memkontentiĝi. Ni ne povas kaj nek devas resti sur niaj laŭroj.

 

    En la unuaj 50 jaroj de tiu ĉi jarcento, la partio devas unuigi kaj gvidi popolon atingi du grandajn celojn: unue, konstrui bonhavan socion kun alta nivelo kaj favorantan pli ol miliardon da loĝantoj antaŭ la 100-a datreveno de la fondiĝo de KPĈ; due, fari Ĉinion moderna socialisma lando prospera, potenca, demokratia, civilizacia kaj harmonia antaŭ la 100-a jubileo de la nova Ĉinio. Ni havas pezan respondecon sur niaj ŝultroj. Ĉiuj partianoj devas firme memori la historian mision, kaj resti modesta kaj prudenta, gardi sin kontraŭ aroganteco kaj malprudenteco, daŭrigi la stilon de simpla vivo kaj peniga laboro. Ni devas esti avida al farado de ŝanĝiĝo kaj iniciato, gardi kontraŭ rigida penso kaj stagno. Ni devas ne heziti, nek malstreĉi nian penadon aŭ aktivi senbride. Ni neniam estos timigata de danĝeroj aŭ konfuzata de frenezo. Ni certe senŝanĝeble antaŭenpuŝas konstruadon laŭ la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj kaj laboras penege por unuigi kaj gvidi la popolon de ĉiuj nacioj de Ĉinio klopodi por pli feliĉa vivo kaj pli brila perspektivo de la ĉinaj nacioj.

 

Esperantigita de Li Jianhua

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng