2011-08-22 Kiam afrikanoj kaj homoj en ĉiuj malriĉaj kaj turmentitaj regionoj de la mondo okupiĝas pri Esperanto, tio signifas ke ĝi estas por ili io tute alia ol ŝatokupo, hobio, intelekta amuzaĵo. Norda Kivuo, kies ĉefurbo estas Goma, strebas nun rekonstruiĝi kaj repaciĝi post la teruraj jaroj, de 2003 ĝis 2008, kiam la milico de la sinistra generalo Laurent Nkunda terurigis la loĝantaron. Aktivaj Esperanto-kluboj ekzistas en Goma ( Raporto de Goma-Klubo) kaj Rutshuru (ĉe WikiTrans).La urbo Rutshuru situas en la orienta parto de la provinco de Norda Kivuo, proksime al la landlimoj de Ugando oriente, kaj Ruando sude, en vasta parto de Afriko, kiu suferegis dum multaj jaroj pro kruelegaj interetnaj konfliktoj.
Informoj de Honoré Sebuhoro, prezidanto de la "Verda Stealno-Klubo, Rutshuru" :
Principe, ni havas projekton pri la konstruado de tri klasĉambroj (unu klaso por komencantoj, alia klaso por progresintoj, la tria klaso por oficejo plus biblioteko de la centro Esperanta, ne forgesi la necesejon.
Ni jam havas la planon, en du partoj, do unu linie alia etaĝe.
Plie ni jam havas la prezoprojektojn de ili.
En tiu ĉi centro Esperanta, ni intencus ankaŭ starigi kurson pri informadiko.
Ni jam faris la projekton pri la kreado de publika sekretario en nia loko je la konto de "English and Esperanto Training Centre" kaj "Verda Stelano Klubo surpapere", se vi volas, povos sendi ĝin al vi. Eble, vi klopodos por serĉi iujn bonvolulojn por subteni nin finance.
Ĉi tiu helpos al tiu VSKlubo kaj EETC por fortigi ĝian vilaĝan kason per memfinancado.
Nun pri okupiĝo, estas ke ni jam havis nian propran "statuton".
Ni ne ankoraŭ notariis ĝin ĉe notario. Nun ni bezonas sumon de 300 $ nur por bone aranĝi tian aferon ĉe nia teritorio.
Ni volas ke niaj aktivaĵoj estu konitaj de la lokaj aŭtoritatoj.
Mi povas sendi al vi la statuton de "Verda Stelano-Klubo". "Verda Stelano-Klubo" kreis tiun E-centron pri "EETC English and Esperanto Training Centre".
Ni ne havas nian propran ejon, krom ke ni luas domon.
La sumo, kiun ni havis, estas jam elspezita por la monata pago pri ludomo.
Tial ni petas vin helpi al ni pri tia eta sumo.
Se eblas, bv. sendi ĝin tra "Western Union GOMA/DRKONGO".
Dankon!
Honoré SEBUHORO
PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO /UGANDA
Kontakt-numero: 00243 99 78 52 933.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|