2011-08-22
 http://news.xinhuanet.com/english2010/china/2011-08/21/c_131064404.htm |
La 21-an de aŭgusto ĉina vicprezidanto Xi Jinping kaj usona vicprezidanto Joe Biden vizitis Qingchengshan-an Mezlerejon rekonstruitan post la forta tertremo en majo de 2008 en Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio.
La Qingchengshan-a Mezlernejo situas en Dujiangyan, urbo najbare de Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco, kaj estis terure detruita de la forta tertremo de 8.0 gradoj en 2008. Post helpado de la Nacia Basketbala Asocio de Usono (NBA) multiĝis la reciprokadoj inter la lernejo kaj Usono.
Helpe de NBA la lernejo konstruis kvar novajn basketbalejojn. La du gvidantoj en la lernejo rigardis basketbalan trejnadon de la 30-kapa teamo.
Xi Jinping kaj Biden vizitis ankaŭ la konstruaĵon Dujiangyan, kiu estis nomata la plej antikva irigacia projekto de la mondo, konstruita antaŭ la jaro 256 a.K.
Dimanĉe antaŭtagmeze Biden faris paroladon pri rilatoj inter Usono kaj Ĉinio en Sichuan-universitato.
La 17-an Biden kiel gasto de Xi Jinping atingis Pekinon por sia sestaga vizito al Ĉinio.
Redaktoro: Chen Ji
|