2011-08-23
 La ekspozicio |
La 19an de aŭgusto en Kunming,Yunnan-provinco, inaŭguriĝis la 4a Tut-Azia Internacia Ekspozicio de Popolaj Metiartaĵoj, kie oni povas vidi diverslandajn popolajn metiartaĵojn.
Yin Xin, reprezentanto de la organizanto, diris, ke la organizanto volas fari la ekspozicion platformo por eksponi kaj vendi aziajn popolajn metiartaĵojn, liveri vastan spacon por disvolvi popolajn metiojn, kaj prosperigi minoritatajn metiojn en Yunnan-provinco.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|