Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La Ĉina Komunista Partio estas traktata de la mondo kun pli granda respekto
2011-08-23

 

1.

de ZHENG XING

 

    La idealo pri komunismo estis disvastigita en Ĉinion en somera tago de la jaro 1921. Kaj la Ĉina Komunista Partio fondiĝis en koncesiita kvartalo de Ŝanhajo kaj poste en ŝipo sur lago de Jiaxing. En la unua kongreso de la Ĉina Komunista Partio partoprenis dekkelke da kongresanoj reprezentantaj nur kelkdek komunistojn.

 


La libro "Ruĝa Stelo super Ĉinio" verkita de Edgar Snow 

 

    Sed nur en mallongaj kelkaj jaroj aŭ dek kelkaj jaroj post tiu evento, la Ĉina Komunista Partio ja vekis atenton de la mondo. Serio da raportoj pri la Ĉina Komunista Partio kaj pri la Ruĝa Armeo estis publikigitaj de diversaj amaskomunikiloj, kia la libro "Ruĝa Stelo super Ĉinio", kaj Edgar Snow, Anna Louise Strong, Agnes Smedley kaj aliaj alilandaj raportistoj sinsekve venis al Yan' an, raportis de siaj propraj vidpunktoj novajn aferojn en la Oriento en ĥaoso kaŭzita de milito kaj laŭdis kun entuziasmo la antikvan Orienton, kaj kuraĝe antaŭdiris, ke la Ĉina Komunista Partio "manifestas esperon de la Oriento".

 

    La fondiĝo de la Ĉina Komunista Partio akcelis la naskon de nova mondo, tio estas fiero de la ĉina popolo. La ekstera doktrino donis riĉajn fruktojn sur la ĉina tero kun antikva civilizacio, kaj scivolemaj okcidentanoj kompreneble volis kontentigi sian serĉesploron. Fakte, ĝis hodiaŭ, 90 jarojn post la fondiĝo de la Ĉina Komunista Partio, okcidentanoj plejparte ne vere komprenis la Ĉinan Komunistan Partion nek la ĉinan popolon nek la historian elekton de la ĉina popolo al la Ĉina Komunista Partio, pro tio sinsekve aperadis strangaj diroj kaj absurdaj argumentoj, kiaj "flava plago", "ruĝa teroro", "disfalo de Ĉinio","minaco de Ĉinio", k. a.

 

    Sekve de reformado kaj pordo-malfermo, pli kaj pli multaj ĉinoj ellandiĝis, kaj dank' al tio pli kaj pli larĝiĝis iliaj vidkampoj. Kaj sekvis, ke pli kaj pli multaj ĉinoj iom post iom forlasis antaŭjuĝojn al la okcidento, kaj komencis lerni kun modesteco de la avangarda mondo. Ankaŭ pli kaj pli multaj ĉinoj memvole aŭ nekonscie servis kiel figura ambasadoro kaj klopodas por montri kaj klarigi veran Ĉinion al la modon. Certe, Ĉinio post centjara suferado de premoj urĝe bezonas kunfandiĝon kun la mondo. Efektive, kaj la Oriento kaj la Okcidento ĉiuj bezonas interkomunikadon, la teorio pri civilizacia konflikto ne iras en Ĉinio, la miljara ĉina civilizacio heredas grandanimecon kaj toleremon.

 


Filmoj pri Ĉinio projekciataj sur la Epoka Placo de Nov-Jorko, Usono 

 

    Jam dekjariĝis la 21-a jarcento. Gvidate de la Ĉina Komunista Partio, Ĉinio venkis seriojn da malfaciloj kaj suferoj kaj akiris fierindajn atingojn en konstruado de la socialismo kun ĉinaj trajtoj, kaj estas traktata de la mondo kun pli granda respekto.

 

    Kiam Ĉinio estas rigardata kiel "lokomotivo" de la monda ekonomia disvolvo, en tio rezerviĝas heroaj sinoferoj de sennombraj membroj de la Ĉina Komunista Partio. Kaj kiom da generacioj da membroj de la Ĉina Komunista Partio senlace luktos por la centjara disvolvo de Ĉinio! La 90-jara Ĉina Komunista Partio estas ankoraŭ vivipova, kaj tion ŝuldas al la kuraĝa serĉesploro, al progreso kun la evoluado de la epoko kaj al la senĉesa kreado de la membroj de la Ĉina Komunista Partio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng