de ZHANG SHENGEN
 En la ceremonio celebranta la 90-an jubileon de la Komunista Partio de Ĉinio, Hu Jintao, ĝenerala sekrektario de la Centra Komitato de KPĈ, faras gravan paroladon.
|
La grava parolado de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio dum la ceremonio celebranta la 90-an datrevenon en la 1-a de julio 2011 estas marksisma programa dokumento. La parolado tutflanke retrorigardis kaj alte taksis la grandiozan procezon kaj brilajn sukcesojn de la Komunista Partio de Ĉinio gvidanta la popolon en la revolucio, konstruado kaj reformado, eksplikis la tri grandajn aferojn kaj tri grandajn atingojn de KPĈ en la pasintaj 90 jaroj. Ĉerpante instruon el la historio, la parolado aranĝas dispozicion por fortigi la konstruadon de la partio kaj antaeŭnpuŝi de socialisma aferon kun ĉinaj trajtoj.
Ĝuste resumi la historion celas plibone iri al la estonteco. La historio de KPĈ estas altvalora spirita riĉaĵo de KPĈ kaj Ĉinio. KPĈ ĉiam tre alte atentas resumi la historion de KPĈ, kaj ĉiam tre atentas ĉerpi sperton kaj lecionon el la historio en decida momento en la historia marŝo. Per resumado de historio, KPĈ realigas teorian renovigon, trovas antaŭenirajn orienton kaj movforton por krei novan situacion de la aferoj de la partio kaj Ĉinio.
La grava parolado de Hu Jintao en la 1-a de julio 2011 estas dokumento resumanta historion, kiu havas multajn rimarkindajn dirojn, inter kiuj estas la tri grandaj aferoj de KPĈ en la pasintaj 90 jaroj.
La unua granda afero: KPĈ, strikte sinapogante sur la popolo, plenumis la nov-demokratian revolucion kaj realigis sendependiĝon de la nacio kaj liberiĝon de la popolo. La kompartio kaj la popolo kune faris sangan batalon dum 28 jaroj: la Milito de Norden-ekspedicio (1926-1927), la Milito de la Agrara Revolucio (1927-1937), la Kontraŭjapana Rezistmilito (1937-1945) kaj la Liberiga Milito (1945-1949) kaj finfine forpelis la japanajn agresantojn, renversis la reakcian regadon de la Ĉina Kuomintango kaj fondis la Ĉinan Popolan Respublikon. La fondiĝo de la nova Ĉinio faris la popolon mastro de la lando, de la socio kaj de ilia sorto, realigis la grandan transiron de Ĉinio de la feŭda aŭtokratia reĝimo, kiu superregis Ĉinion milojn da jaroj, al la popola demokratia reĝimo, realigis altan unuecon de Ĉinio kaj senprecedencan solidarecon de diversaj nacioj, radikale finis la historion de la malnova Ĉinio en la duonfeŭda kaj duonkolonia socio, radikale forigis la staton de malunueco de la malnova Ĉinio kaj radikale nuligis ĉiujn neegalrajtajn traktatojn truditajn de imperiismaj potencoj al Ĉinio kaj ĉiujn privilegiojn de la imperiistoj en Ĉinio. Ekde tiam la ĉina popolo leviĝis kaj la ĉina nacio eniris en novan eraon de sia historio.
La dua granda afero: KPĈ, strikte sinapogante sur la popolo, plenumis la socialisman revolucion kaj difinis la socialisman fundamentan sistemon. Ni kreive realigis la transiron de la nova demokratio al socialismo, enirigis en la socialisman socion la grandan landon en la Oriento kun la loĝantaro konsistiganta 1/4 de la totala loĝantaro de la mondo kaj realigis la socian transformon la plej ampleksan kaj plej profundan en la ĉina historio. Ni starigis sendependan kaj relative kompletan industrian sistemon kaj naci-ekonomian sistemon kaj akumulis gravajn spertojn por la socialisma konstruado de granda Orienta lando Ĉinio kun tre multe postrestinta nivelo de sociaj produktaj fortoj.
La tria granda afero: KPĈ, strikte sinapogante sur la popolo, faris novan revolucion, t. e. reformadon kaj pordo-malfermon, kreive kaj persiste disvolvis socialismon kun ĉinaj trajtoj. De post la 3-a Plena Sesio de la 11-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, KPĈ resumis spertojn pri la socialima konstruado de nia lando, kaj lernis spertojn de aliaj landoj, per granda kuraĝo politika, teoria kaj praktika aplikis reformadon kaj pordo-malfermon, post diligenta esplorado formis la fundamentajn teorion, linion, programon kaj sperton en la unugrada stadio de socialismo, starigis kaj plibonigis la socialisman sistemon de merkata ekonomio, praktikis ĉiuflankan malfermon al la ekstera mondo kaj puŝis la socialisman modernigan konstruadon al la celo kun grandaj atingoj, kiuj altiris atenton de la tuta mondo.
Tiuj tri grandaj aferoj radikale ŝanĝis la estontecon kaj sorton de la ĉina popolo kaj ĉina nacio, kategorie finis la mizeran sorton de malriĉa kaj malforta Ĉinio kun enlanda tumulto kaj eksterlanda agreso en la moderna epoko, kategorie startigis la historian marŝon al la senĉesaj disvolviĝo, plifortiĝo kaj granda reprosperigo de la ĉina nacio, tute renovigis la fizionomion de Ĉinio kun la civilizacia historio de pli ol 5 mil jaroj, kaj la granda reprosperigo de la ĉina nacio distingiĝas per senprecedence brila perspektivo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua