Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĝuste resumi la historion kaj pli bone iri al estonteco (II)
2011-08-23

de ZHANG SHENGEN

 


Cent malnovaj kaj novaj kompartianoj de Hohhot de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio sin direktas al la kompartia flago kaj solene legas la ĵuron esprimante la decidon selace penadi por la afero de la partio. 

 

    La parolado de Hu Jintao en la 1-a de julio 2011 havas multajn kreivajn dirojn, ekzemple, eksplikante la tri grandajn aferojn, Hu Jintao antaŭ ĉio emfazis, ke KPĈ ĉiam strikte sinapogis sur la popolo en la plenumo de tiu aferoj, kaj pli klare priskribis la historian taskon kaj gravan influon de ĉiuj grandaj aferoj, kaj tiu parolado pli ĝuste kaj pli bone eksplikis la signifon de la tri grandaj aferoj por la estonteco de la ĉina popolo kaj la ĉina nacio.

 

    La ekspliko pri la tri grandaj aferoj strikte ligiĝis kun la temo kaj ĉeflinio de la historio, kaj pli elstarigis la kontribuon de KPĈ en la historia tasko de nacia sendependiĝo, popola liberigo kaj realigo de ŝtata fortigo kaj popola bonstatiĝo. Tial, oni povas facile eltiri la historian konkludon: historio kaj popolo elektis KPĈ, marksismon, socialismon, reformadon kaj pordo-malfermon; KPĈ estas vere granda, glora kaj ĝusta marksisma partio, vera kerna forto gvidanta la ĉinan popolon en kreado de nova situacio.

 

    Alia rimarkinda diro en la parolado estas emfazo de la tri grandaj atingoj post 90-jara klopodo, kreado kaj akumulado: difinis socialisman vojon kun ĉinaj trajtoj, formis socialisman teorian sistemon kun ĉinaj trajtoj kaj starigis la socialismon kun ĉinaj trajtoj.

 

    La parolado elmontris, ke la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj estas nepra vojo por realigi socialisman moderniĝon kaj tiun por krei la belan vivon de la popolo. La socialisma teoria sistemo kun ĉinaj trajtoj estas ĝusta teorio por gvidi la partion kaj popolon en efektivigo de la granda reprosperiĝo de la ĉina nacio laǔ la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj. La socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj estas fundamenta sistema garantio por disvolviĝo kaj progreso de la moderna Ĉinio. Ĝi koncentre enkorpigis karakterizaĵojn kaj avantaĝojn de la socialismo kun ĉinaj trajtoj.

 

    La parolado resumis la atingojn de KPĈ en la pasintaj 90 jaroj en tri grandaj atingoj, kiu pruvis ke tiuj tri grandaj atingoj estas tre malfacilaj kaj altvaloraj, ni devas trezorgi ilin.

 

    La parolado unuafoje metis starigon de socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj, malfermon de socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj kaj formadon de socialisma teoria sistemo kun ĉinaj trajtoj kiel atingon nepre trezorigatan, longtempe persistatan kaj senĉese disvolvatan por la partio kaj la popolo.

 

    Tiu ĉi parolado ankaŭ respondas al la problemo pri la sistemo. Hu Jintao en la parolado diris, ke "Ni antaǔenpuŝas memperfektigon kaj disvolvon de la socialisma sistemo, kaj formis kompleton da interligitaj sistemoj en ekonomio, politiko, kulturo, socio kaj aliaj kampoj. La sistemo de popola kongreso kiel radika politika sistemo; la fundamenta politika sistemo konsistanta el la sistemo de multpartia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo sub gvido de KPĈ, la sistemo de aǔtonomeco de naciminoritataj regionoj kaj la sistemo de aǔtonomeco de bazaj popolanoj; la socialisma leĝa sistemo kun ĉinaj trajtoj; la fundamenta ekonomia sistemo kun publika posedsistemo kiel ĉefa parto kaj komuna disvolviĝo de multspecaj proprietaj ekonomioj; kaj ekonomia, politika, kultura kaj socia sistemoj starigitaj surbaze de la radika politika sistemo, fundamenta politika sistemo kaj fundamenta ekonomia sistemo."

 

    Tiu ĉi parolado unuafoje eksplikis la socialisman sistemon kun ĉinaj trajtoj post la eksplikado de la 17-a tutlanda kongreso de KPĈ pri la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj kaj socialisma teoria sistemo kun ĉinaj trajtoj. Tio elmontris ke ĝenerale formiĝis la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj

 

    Per retrorigardo kaj resumo pri la tri grandaj aferoj faritaj de KPĈ kaj la tri grandaj atingoj gajnitaj de KPĈ, la parolado gajnis jenajn konkludojn: la partio estas ŝloŝilo por bone fari ĉinajn aferojn. Tio estas historia konkludo, kaj elmontras ke la gvidado de KPĈ estas elektita de la historio kaj la popolo, kaj tio ankaŭ estas historia tasko. La parolado emfazis ke pro la senprecedencaj situacioj, problemoj kaj defioj, plenumado de la taskoj por administri kaj severe regi la partion estas pli pezaj kaj pli urĝaj ol en ajna tempo de la pasinteco.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua

 

 

 

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng