Ĉina filmo "Nankino! Nankino!" premieris en Japanio
2011-08-24
Afiŝo de la filmo en kinejo en Tokio.
La 21-an de aŭgusto en Tokio, ĉefurbo de Japanio, okazis premiero de la ĉina filmo "Nankino! Nankino!", kiu rakontis pri la terura masakro en Nankino de Ĉinio farita de japanaj trupoj dum la 2-a Mondmilito. Ĉirkaŭ 1000 japanaj popolanoj rigardis la filmon kaj faris interparoladon kun Lu Chuan, reĝisoro de la filmo.