2011-08-24
 Li Chunping kaj kuracistoj |
La 19an de aŭgusto Li Chunping, ĉin-devena usonano, filantropo kaj transmara honora prezidanto de la Filantropia Asocio de Pekino, venis al Qinghai-provinco kaj donacis 3.09 milionojn da juanoj al la Bonstato-filantropia Hospitalo de Qinghai por ke la hospitalo aĉetu medicinajn aparatojn kaj kuracu malriĉulojn. S-ro Li salutis laborantojn kaj malsanulojn en la hospitalo. Tio estis la tria fojo, ke Li mondonacis en Qinghai.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|