Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La kursaro en Poznan sukcese saviĝis
2011-08-25

    Ni informas vin kun ĝojo ke la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato en Poznan sukcesas startigi denove grupon por la trijaraj studoj.

 

    La fakto ke ne interrompiĝas la kursaro, kiu okazis danke al la subteno de ESF kaj ILEI-UEA kaj kompreneble ankaŭ al la entuziasmo de brazilanoj kaj aliaj junuloj.

 

    La 17-membran grupon konsistigas plejparte junuloj kun universitata diplomo (aŭ tion akirantaj) kaj 3 doktoriĝantoj, sed aliĝis ankaŭ inter aliaj Mirejo Grosjean, konata esperantistino el Svislando.

 

    La internacian studantaron reprezentas 4 personoj el Brazilo, 3 el Hungario, po 2 el Pollando kaj Svislando, po unu el Rusio, Italio, Hispanio, Francio, Germanio kaj Usono.

 

    La unua sesio estos tre riĉa: kurso pri fonetiko de John Wells, pri interlingvistiko de Vera Barandovska, pri kulturo de Aleksander Melnikov kaj pri literaturo de Lidia Ligeza kaj Tomasz Chmielik.

 

    Se iu ankoraŭ emas aliĝi al la kursaro, bv. urĝe kontakti Ilona Koutny por priparoli la necesaĵojn.

 

    Tiuj, kiuj interesiĝas nur pri la ĉijara Interlingvistika Simpozio kaj ARKONES same estas bonvenaj: Vidu al informojn ĉi tie.

 

    Nia redakcio deziras multe da ĝuo al la kunstudantoj kaj iliaj profesoroj kaj esperas, ke ĉiuj el ili gardos la elanon kaj diligente laboros.

 

(el http://www.edukado.net/novajhoj?id=156)

Redaktoro: Li Jianhua

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng