La 23an de aŭgusto inaŭguriĝis en la urbo Lanzhou de Gansu-provinco la Ĉina Roboto-Konkurso de 2011 kaj ankaŭ Robo Cup (Roboto-Pokalo), kiun ĉeestis preskaŭ 1000 teamoj el 162 superaj lernejoj enlandaj.
La konkurso enhavas 12 sportbranĉojn kaj 89 disciplinojn, kiaj piedpilkado de robotoj, savado far robotoj, konkurso de robotaj familioj, konkurso de robotoj en aero kaj tiu sub akvo.