2011-08-25
 La statuo de Martin Luther King, homrajta gvidanto de usonaj nigroj, estas malfermita al la publiko sur la ŝtata herbejo en Vaŝingtono. |
La 22-an de aŭgusto laŭ la loka tempo, la statuo de Martin Luther King, homrajta gvidanto de usonaj nigroj, estis malfermita al la publiko sur la ŝtata herbejo en Vaŝingtono.
En la 28-a de aŭgusto oficiale okazos la inaŭgura ceremonio por tiu ĉi granda statuo far ĉina skulptisto Lei Yixin. Kaj la ceremonion ĉeestos usona prezidento Barack Obama. Intertempe, li senvualigos la statuon.
La statuo kun alteco de 9 metroj estas fabrikaĵo absoluta de Ĉinio. Ne nur la skulptisto Lei Yixin estas ĉino el la provinco Hunan en la centra parto de Ĉinio, sed ankaŭ la 159 gigantaj granitoj estis venigitaj el la provinco Fujian en sudorienta Ĉinio, kaj eĉ ĉiuj transportistoj estas ĉinoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua
|