Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Eldonejo Impeto dum UK en Kopenhago
2011-08-25

 

    Dum la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis de la 23-a ĝia la 30-a de julio en Kopenhago, la eldonejo Impeto estis reprezentita en multaj aranĝoj. Kompreneble, dekojn da titoloj de la eldonejo eblis akiri en la libroservo de UEA, kaj pluraj el ili estis disaĉetitaj jam dum la unua tago, kio montris grandan intereson al la libroj de Impeto. Dum "Movada Foiro", kiun partoprenis ĉirkaŭ cent diversaj Esperanto-organizoj, la eldonejo Impeto prezentis la plej novajn librojn en Esperanto sur la stando, kiun preskaŭ ĉiam estis malfacile aliri pro amaso de interesiĝantoj. Kelkaj libroj de la eldonejo estis reprezentitaj ankaŭ ĉe la stando de la Rusia Esperantista Unio.

 

 

    Dum la kongreso la interesiĝantoj, legantoj kaj amikoj de la eldonejo povis ricevi diversajn informojn pri la libroeldona agado ĉe la komuna budo de Impeto kaj projekto de Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko "Fabelaj Mondoj". La budon vizitis pluraj centoj da esperantistoj el dekoj da landoj.

 

 

    Dum la tradicia programero "Libroj de la Jaro", kiu okazas ĉiujare dum UK-oj kadre de la Tago de Libro, estis prezentitaj 12 libroj, kiujn edonis Impeto en la periodo inter la Havana kaj Kopenhaga UK-oj. La gvidantino de la programero Claude Nourmont aparte notis la buntecon de la titoloj, aperintaj ĉi-jare en la eldonejo.

 

 

    La libroj de la eldonejo Impeto estis prezentataj ankaŭ kadre de aŭtoraj duonhoroj. Tiel, Amri Wandel dum sia aŭtora duonhoro prezentis ankaŭ la libron de Nikolao Gudskov "Origino de la vivo sur la tero", por kiu li verkis la antaŭparolon, kaj dum la lasta tago de la kongreso Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova prezentis proprajn originale verkitajn librojn en Esperanto "La tero, kiu volis forflugi" kaj "Ŝipeto Narklo", kiuj estis eldonitaj kadre de la libroserioj "Fabelaj mondoj" kaj "Ĉielarka nebulo".

 

(Kontribuo de Dima Ŝevĉenko)

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng