2011-08-25
 Neĝeta kun la medalo enmane kaj franca e-isto |
Antaŭtagmeze de la 18-a de aŭgusto en Fontaine, Francio, ĉina samideanino Neĝeta en la nomo de la Esperanta Societo de Baotalu-a Elementa Lernejo ricevis Honoran Medalon de Fontaine. Siatempe Neĝeta somerumis en hejmloko de sia edzo, akompanite de prezidanto de Fontaine-a E-Asocio Martine Freydier ŝi kaj ŝia edzo venis al la urbdomo por akcepti la medalon. La unua vicurbestro Jean Paul Trovero prezidis la premi-donan ceremonion.
La 14-an de majo ĉijare okazis Esperanto-kongreso de la regiono Rhône-Alpes, dume ĉinaj lernantoj de la lernejo Baotalu de Zhenjiang-urbo de Ĉinio pere de videa softvaro interparolis kun francaj Esperantaj lernantoj, kio kortuŝis s-ron Yannick Boulard la urbestron de Fontaine, kiu tiam estis en la kongresejo, tial li decidis doni al la Esperanta Societo de la Baotalu-a Elementa Lernejo la honoran medalon de Fontaine.
Redaktoro: Chen Ji
|