2011-08-25
 Tim Cook kaj Steve Jobs (dekstre) |
Steve Jobs, legenda persono de Silica Valo, merkrede demisiis kiel ĉefadministranto de la kompanio Apple. Per ŝoka ago li finis sian 14-jaran regadon en la teknika giganto kiun li kunfondis en garaĝo.
Apple-akcio plonĝis je 7 procentoj en la posttempa negoco post kiam la postvivinto de pankreata kancero kaj industria ikono, kiu forlasis sian postenon pro kaŝita sankondiĉo ekde la 17a de januaro, anoncis, ke li estos anstataŭigita de Tim Cook, ĉefadministranto pri operacio kaj longtempa heredanto.
Analizistoj ne esperas la rezignon de Jobs - kio estas longe anticipita - por deviigi la fabelan produkt-lanĉan vojmapon de la kompanio, inkluzive de eble nova iPhone en septembro kaj tria iteracio de iPad-tabelo en 2012.
"Mi ĉiam diras, se iam venus la tago kiam mi ne povus plenumi miajn devojn kaj anticipojn kiel ĉefadministranto de Apple, mi sciigus al vi unue. Estas malfeliĉe, ke tiu tago venas," li diris en mallonga letero anoncanta lian rezignon.
La 55-jara ĉefadministranto aperis nur en marto post sia medicina foriro por malkovri la plej freŝan version de iPad kaj poste li ĉeestis vespermanĝon aranĝitan de prezidento Barack Obama por teknikaj estroj en Silica Valo.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|