2011-08-26
 Vizito al CRTS CHINA 2011 en la nova internacia ekspozicia centro de Ŝanhajo |
Lastatempe malfermiĝis en la nova internacia ekspozicia centro de Ŝanhajo CRTS CHINA 2011 (Internacia foiro pri fervoja trafiko). En la foiro 400 entreprenoj pri fervoja trafiko el 15 landoj kaj regionoj montras siajn pintajn produktaĵojn, plej novajn teknologiojn kaj projektojn.
La foiro estis iniciatita de la gazeto “Rail Transit” (Fervoja Trafiko) en 2005. Post tio ĉiujare okazas respektive en Ŝanhajo kaj Pekino jarkunveno kaj foiro. Post 7-jara spertado, CRTS CHINA jam fariĝis industria foiro kun plej granda skalo en Azio kaj eĉ en la mondo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|