2011-08-26
 La du flankoj subskribas interkonsenton |
La 24-an de aŭgusto, la kompanio Caterpillar de Usono subskribis interkonsenton kun la Administra Komitato de la Scienc-teknika Industria Parko de la urbo Nantong de la provinco Jiangsu en orienta Ĉinio, kaj tiu kompanio establos plej avantaĝan provo-terenon kaj fabrikon por produkti grandan radan ŝarĝilon en tiu parko.
La kompanio Caterpillar estas unu el la plej grandaj 500 entreprenoj de la mondo, kaj estas plej granda entrepreno de la mondo produktanta inĝenieran maŝinaron kaj konstruan maŝinaron. La nova projekto en la provinco Jiangsu multe levos sian esploran kapablon, mallongigos la periodon por esplori novan produktaĵon, kaj favoras esploron de inĝeniera maŝinaron taŭga por Ĉinio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua
|