Matene de la 24a de aŭgusto en Ŝanhajo okazis manovro de mara kaj aera savado, kiu estis grava parto de Monda Mara Savada Kongreso, okazanta unuafoje en Ĉinio. Ĉeestis la kongreson pli ol 400 reprezentantoj el mondaj organizoj pri vivsavado kaj koncernaj entreprenoj. Ili diskutis pri spertoj kaj problemoj de mara savado.